Gürzenich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekstera vidaĵo de Gürzenich (2009)

Gürzenich estas festohalo en la centro de la kolonja malnova urbo. Nomdonanto estas la patricia familio von Gürzenich, sur kies terpeco oni starigis la profankonstruaĵon en la 15-a jarcento. Nuntempe oni uzas la domon por koncertoj, kongresoj, sociaj- kaj kulturaj eventoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ornamaĵo en la granda salono antaŭ la detruado, akvarelo el 1874
Gürzenich, desegno el la komenco de la 19-a jarcento
Malfermado de Gürzenich, 2-an de oktobro 1955

La halodomo de Gürzenich estis konstruata ekde 1441 ĝis 1447 kaj funkcis ekde la komence kiel urba festohalo por plej diversaj okazoj. Unuflanke oni akceptis ĉi tie la honorgastojn de la urbo Kolonjo en la festohalo, aliaflanke la ĉambregoj disponiĝis por nobeloj kaj grandburĝoj por publikaj kaj privataj festoj. Al pompaj aŭdiencoj invitis en 1474 imperiestro Frederiko la 3-a kaj en 1486 reĝo kaj posta imperiestro Maksimiliano la 1-a, kiu okazigis ĉi tie en 1505 regnoparlamentan kongreson. Ankaŭ Karlo la 5-a iris en 1520 post sia kronado kiel reĝo en Akeno al Kolonjo. Okaze de la elektoprinca kongreso la Gürzenich-halo prezentis en 1531 por preskaŭ tri jarcentoj lastan fojon pompan bildon, ĉar kun la malpliiĝa grandeco de la regnourba Kolonjo ankaŭ la solenaĵoj en Gürzenich finiĝis.

Ekde proksimume 1645 oni uzis la domon pretertempe kiel ĉiovendejo. Kiam oni en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento revivigis la mezepokan festodoman tradicion, Gürzenich denove ricevis la rangon de la plej grava kolonja eventejo. Al la plej popularaj festoj ankaŭ jam tiam apartenis karnavalaj aranĝoj. Jaron antaŭ ol fondiĝis la Festkomitato Kolonja Karnavalo, oni jam dancis en 1822 en la salono de Gürzenich je maskobaloj.

Karl Marx proklamis la 6-an de majo 1849 en la premplena halo sian Manifeston de la Komunista Partio. La 8-an de majo 1849 kunveno de 500 delegitoj de rejnlandaj ruboj aprobis en Gürzenich la konstitucion decidita de la Frankfurta Nacia Asembleo. Ekde 1857 ĝis la pretigo de la Kolonja Filharmoniejo en 1986 la Kolonja Koncert-Societo okazigis en Gürzenich sian koncertserion. El ĉi tiu evoluis la regule okazontaj Gürzenich-koncertoj same kiel la Gürzenich-Ĥoro kaj la Gürzenich-Orkestro.

Pro la pliiĝe kultura uzo oni devis krei pli la loko por eventoj. Ekde 1857 la konstruaĵo ricevis pro tio fare de la urba konstruestro Julius Carl Raschdorff elspezan, stile adaptitan alkonstruaĵon laŭ novgotika stilo kun granda ŝtuparejo kaj la Isabellensaal; interne la malfru-gotika halo devis cedi al trinava historiema festsalono. Ekde 1875 ĝis 1922 Gürzenich hejmigis la kolonjan borson. En la jaro 1928 ĉi tie fondiĝis la „Katolika Laboristo-Internacio“, antaŭulo de la laboristo-organizo de CDU. En somero 1933 en la festohalo okazis la inaŭguro kaj pluraj vesperaj solenaĵoj de la 25-a Universala Kongreso de Esperanto.

Dum la Dua Mondmilito la domo estis preskaŭ komplete ruinigita kaj inter 1952 kaj 1955 rekonstruita estrate de arkitekto Rudolf Schwarz. La alkonstruaĵon samkiel la formadon de la internaj ĉambroj laŭstile de la tiama tempo oni realigis laŭ planoj Karl Band kaj Rudolf Schwarz. Ekde tiam Gürzenich kaj la najbara preĝejoruino de Alt St. Alban formas nesepareblan unuecon.

En 1986 la Gürzenich-Orkestro translokiĝis en la Kolonjan Filharmoniejon, tiel ke por Gürzenich novaj uzeblecoj estis kreendaj. Nova tenanto fariĝis en 1994 asocio, kiu apartenas je 51 elcentoj al la urbo Kolonjo. En la jaroj 1996 ĝis 1997 okazis ĝisfunda modernigo kaj samtempa konservado de Gürzenich, oni aparte ĝisdatigis la teknikan ekipon kaj instalis vitran lifton. Septembron de 1997 oni remalfermis ĝin solene kiel „4-a Gürzenich“.

Nuntempa uzo[redakti | redakti fonton]

Gürzenich konatiĝis transregione kiel okazigejo de la kolonjaj karnavalo-asocioj. Ekzistas kvin salonoj kun maksimume 1.338 sidlokoj. Ankaŭ la Gürzenich-Orkestro kaj la Gürzenich-Ĥoro estas konataj trans la urbolimoj.

Krom tio oni uzas la eventejon Gürzenich por aŭdiencoj, grandaj solenaĵoj, sociaj kaj kulturaj eventoj, kongresoj, borsetoj kaj ekspozicioj. Ekzemple la 3-an kaj 4-an de junio 1999 de Eŭropa Konsilio kaj la (ok ĉefaj kapitalismaj ŝtatoj) okazigis ĉi tie siajn kongresojn.

Mezume 250 eventoj okazas en Gürzenich je Kolonjo, kiujn vizitas proks. 170.000 homoj.

Ĉambroj kaj akceptokapabloj[redakti | redakti fonton]

  • Großer Saal: 903 m² por 780 - 1338 personoj
  • Kleiner Saal: 575 m² por 400 - 490 personoj
  • Isabellensaal: 211 m² por 190 - 250 personoj
  • Marsiliussaal: 303 m² por 230 - 266 personoj
  • Weinkeller: 390 m² por 220 - 350 personoj
  • Ratsstube: 141 m² por 110 - 150 personoj
  • Erdgeschossfoyer: 690 m²
  • Saalfoyer: 440 m²
  • Gastronomie: ĝis 3.000 personoj

Aldono[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. J. Merlo: Haus Gürzenich zu Köln, sein Saal und dessen Feste. Nach den Urkunden. Enn: Annalen des Historischen Vereins für den Niederrhein, 43 (1885), S. 1–79
  • Das Kaufhaus Gürzenich in Cöln. verkita de urba konstruestro Raschdorff en Kolonjo.
  • Julius Carl Raschdorff: Das Kaufhaus Gürzenich in Cöln nach seinem Umbau dargestellt von J. Raschdorff. Ernst & Korn, Berlino 1863 (Tafelwerk)
  • Johann Jakob Hässlin (Hrsg.): Der Gürzenich zu Köln. Dokumente aus 5 Jahrhunderten. Prestel, Munkeno 1955
  • Klaus Goettert: Das Tanzhaus Gürzenich. In: Heinz Ladendorf, Horst Vey (Hg.): Mouseion. Studien aus Kunst und Geschichte für Otto H. Förster. Kolonjo 1960, S. 178-183
  • Max-Leo Schwering: Der Kölner Gürzenich. Der Herren Tanz- und Festhaus. (= Kleine Bücher rheinischer Kunst). Kühlen, Mönchengladbach 1964
  • Angela Pfotenhauer: Köln. Der Gürzenich und Alt St. Alban. (= Stadtspuren - Denkmäler in Köln; Bd. 22). Bachem, Kolonjo 1993, ISBN 3-7616-1127-7
  • Angela Pfotenhauer, Elmar Lixenfeld: Festarchitektur der fünfziger Jahre. Der Gürzenich und St. Alban in Köln. Bachem, Kolonjo 1997, ISBN 3-7616-1354-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]