Severino el Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Severino supre de la ĉefa portalo de la kolonja Severino-baziliko

Severino estis germana teologo kaj la tria konata episkopo de Kolonjo laborante dum la malfrua 4-a jarcento. La festotago por li okcidente estas la 23-a de oktobro, dume la ortodoksuloj festas lin en la 8-a de januaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 376 li fondis en Kolonjo monaĥejon en honoro de la martiroj Kornelio kaj Cipriano: el ĝi naskiĝis la posta Konvento Sankta Severino. En 397 Severino, almenaŭ laŭ Gregorio de Tours, aŭdis ĉielan anĝelkantadon dum mortis lia amiko Marteno de Tours. Povas esti ke tia legendo eble informas nur pri karitataj agadoj de Severino laŭ modelo de Marteno. Lia latinlingva biografio Vita Severini el la 9-a aŭ 10-a jarcento rakontas pri restado pli longa Bordoze kaj eĉ pri lia morto surloke. Eble ĝi fontas el konfuzo de la kolonja Severino kun la samnoma bordoza episkopo.

La entombiĝo de Severino sur tombejo sude de Kolonjo arĥeologie ne atesteblas kiel ankaŭ la estiĝo de tombeja baziliko ĉetomba. Fondo de la Konvento Sankta Severino samloke datume ne supozeblas antaŭ la 8-a jarcento. Ĉiuokaze liaj ostoj ĝis nun konserviĝas en arte altvalora ora kesto en al altarejo de la Preĝejo Sankta Severino. Malfermo de la kesto de 1819 en 1999 atestis dendrokronologie la dokumente menciitan translokon de al ostoj laŭ ordono de episkopo Wiĉfrid (924–953). Krome interesis trovo de ŝtofero el bizancaj tempoj, eble el la 10-a jarcento[1] Ĉi-rilate eblis ostotransloka engaĝiĝo de imperiestrino Teofano, kiu mem ankaŭ estis entombigita Kolonje.

Atributoj kaj kulto[redakti | redakti fonton]

Severino presentiĝas kun episkopa bastono kaj mitro; ofte li enmane tenas maketon de la Severino-kirko de Kolonjo. Patrono estas li de la urbo Kolonjo kaj de la teksistoj; li porpetu ankaŭ en epidemioj de malsekeco kaj ĝenerale en maloportunaĵoj. Kiam nove aranĝiĝis la skulptaĵoj ĉe la turo de la kolonja urbodomo en la 1980-aj jaroj ankaŭ Severino gajnis la honoron prezentiĝi en artaĵo de Walter Hutz en la kvara etaĝo ĉe la orienta turoflanko.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Oepen (eld.); Bernd Päffgen, Sabine Schrenk, Ursula Tegtmeier (prilab.): Der hl. Severin von Köln. Verehrung und Legende. Befunde und Forschungen zur Schreinsöffnung von 1999. Franz Schmitt, Siegburg 2011, ISBN 978-3-87710-456-9 (=Studien zur Kölner Kirchengeschichte, 40).
  • Ekkart Sauser: "Severin". Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL), volumo 9, Bautz, Herzberg 1995, ISBN 3-88309-058-1, kol. 1507–1510.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Hans Wentzel, ĉe: Aachener Kunstblätter 44/1973
  2. Skulpturen des vierten Obergeschosses