Ateneo Léonie de Waha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lernejo en 2010.
La mozaikoj de la naĝejo ene de la liceo.
Pentraĵoj en la kemia fakĉambro.
Detaloj de la reliefo de ĉe la ĉefa enirejo.

La Ateneo Léonie de Waha (france: Athénée Léonie de Waha) estas liceo en la centro de Lieĝo, ĉe la bulvardo d'Avroy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lieĝa urbestro Jules d'Andrimont petis Léonie de Waha fondi gimnazio por lernantinoj, ĉar ĝis tiam en la tuta urbo ne estis iu loko de supera kleriĝo por knabinoj. Ŝi fondis, en la Hazinelle-strato, la lernejon Institut supérieur de demoiselles (1868), kiun la urbo Lieĝo ektenadis ekde 1878 (poste sub la nomo Lycée de Waha). Religia instruado fariĝis laŭkonfesie sed ankaŭ ties tuta nefrekvento permesatas. Pro protestoj de kelkaj pri samtempa eninstruistara ĉeesto de protestanta pastoro kaj eĉ juda rabeno krom katolika pastro la lieĝa episkopo menacas ekskomunikon de ĉiuj engaĝiĝintoj. En la tago de la inaŭguro fakte ĉiuj anatemitis far Monsinjoro de Montpellier. Ties posteulo Doutreloux nuligis tuj tiun paŝon[1].

Konstruo de la nova konstruaĵo de ĉe la Avroy-avenuo fariĝis inter 1937-40 laŭ la planoj de la arkitekto Jean Moutschen. Tiam 18 artistoj valonaj [2] faris dudekonon da originalaj verkoj por la lernejo (freskoj, plataj reliefoj, mozaikoj, pentraĵoj, vitraloj).

Dum la Dua mondmilito troviĝas en la konstruaĵoj la surlokaj burooj de Gestapo[3],[4].

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo tipas por la modernismo: monumenta, funkcia, enkorpiganta diversajn spacojn en tiam furora maniero (laborejoj, naĝejo, internulejo, festosalonego, muziksalonego) kaj la jam menciitan dudekonon da artaĵoj de lokanoj. La naĝejo estas ornamita per mozaikoj de Adrien Dupagne. La konstruaĵo havas vitralojn de Marcel Caron, pentraĵon de Fernand Steven, survitran pentraĵon de Edgar Scauflaire, du freskojn de Auguste Mambour kaj de Robert Crommelynck, verkoj de Auguste Donnay, Edmond Delsa, mozaiko de Oscar Berchmans. En la 17-a de majo 1999 la lernejo nomumitis elstara nemovebla heredaĵo de Valonujo.

Plataj reliefoj[redakti | redakti fonton]

Sur la fasado troviĝas la sekvontaj plataj reliefoj: L'Etude de Adelin Salle; L'Insouciance de la jeunesse de Louis Dupont kaj de Robert Massart.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la vivo de Léonie de Waha kaj la obstakloj renkontitaj.. Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2014-03-16.
  2. Art&Fact. Arkivita el la originalo je 2008-03-03. Alirita 2014-03-13.
  3. Civitana rondirado[rompita ligilo]
  4. La lastaj tagoj de Gestapo en Lieĝo