Léonie de Waha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léonie de Waha
Persona informo
Naskonomo Léonie Marie Laurence de Chestret de Haneffe
Naskiĝo 31-an de marto 1836 (1836-03-31)
en Rue Hors-Château, Liège
Morto 8-an de julio 1926 (1926-07-08) (90-jaraĝa)
en Tilff
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Patro Hyacinthe de Chestret vd
Parencoj Edmond de Sélys Longchamps vd
Profesio
Okupo edukisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • filantropo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léonie de WAHA (fraŭline: de Chestret; naskiĝinta en Esneux-Tilff la 31-an de marto 1836, mortinta en Lieĝo la 8-an de julio 1926) estis belga pedagogino kaj aŭtonomipionirino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis ŝi filino de barono de Chestret de Haneffe, distriktokomisaro (1830) kaj liberala senatano (1846-1851) de Lieĝo kaj la nevino de la natursciencisto kaj politikisto Edmond de Sélys Longchamps. Trejnis ŝin pluraj guvernistinoj kiuj vekis ĉe ŝi ŝaton de historio kaj instruis al ŝi kvin fremdlingvoj; fine ŝi deklaris sin ulino liberala, demokrata, tolerem. Ŝi geedziĝis kun barono Victor de Waha de Baillonville, kiu kvar jarojn poste mortis, en la aĝo de nur 31 jaroj. Vidviĝinte juna, ŝi decidis igi sin utila al siaj kunuloj: daŭrigante la laboron de sia edzo, ŝi aliĝis al Franklin-Societo, evoluigis bibliotekojn en Chênée kaj Esneux. Krome, ŝi konstruigis laboristajn domojn laŭ la Mulhouse-sistemo (t.e. ses grupoj de kvar kunaj domoj kun ĝardeno antaŭe), domojn luotajn kun la elekto ekposedi post 16 jaroj. De Waha krome disvolvis, en la lieĝa distrikto de Saint-Gilles, plurajn lernejojn kaj infanĝardenojn. Ankaŭ tajlora kaj kudrista lernejo Tilff naskiĝis pro ŝi instigo.

Ĝis la dua triono de la 19-a jarcento ekzistis neniu lernejo en Lieĝo por prepari knabinojn al universitata nivelo. Laŭ peto de urbestro Léonie de Waha aĉetis konstruaĵon en la Hazinelle-strato kaj kreis tie Institut supérieŭr de demoiselles (1868). Ĝis la transpreno fare de la urbo (1878) temis pri anonima societo. De ĝi evoluis poste la Ateneo Léonie de Waha. Revolucia estis la kompleta toleremo koncerne religiajn konfesiojn.

De Waha ankaŭ apogis la grupojn Djônes Auteurs Walons[1] kaj Garde Wallonne (sub la prezidanteco de ŝia nepo Hector de Sélys). Ŝi ankaŭ konsentis prezidi la Union de Virinoj de Valonio (UFW) kiun ĵus fondiĝis de Marguerite Horion. Ĝi fortigu ĉe virinoj la memfidon pri politika engaĝiĝo kaj regionhistoria fiero. Por tio floran logoon ŝi elpensas kiu nun en tuta Valonio uzatas.[2] Reklamis de Waha larĝan administran aŭtonomion ene de la belga konstitucia kadro, postulante la produktadon de historiaj lernolibroj. En 1922 ŝi proponis fondon de moderna franclingva altlernejo en Tournai.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Jacques: Les féministes belges et les luttes pour l'égalité politique et économique, Académie royale de Belgique, Bruselo 2013, p. 242
  • D. Keymolen kaj M. T. Coenen: Pas à pas. L'Histoire de l'émancipation de la femme en Belgique, Secrétariat d'État à l'Émancipation sociale, Bruselo 1991, p. 6
  • Emme Lambotte: Une grande wallonne. Léonie de Waha de Chestret, 1836-1926, Imprimerie la Meuse, 1927

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekz. Joseph Mignolet: "Vis e-sov'nez-ve?" - ĉe: Le Cri de Liège, 11.4.1914, p. 2
  2. "L'emblême floral" - paĝaro de la Valonia parlamento