Elbasan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elbasano estas urbo en meza parto de Albanio kun ĉ. 100.000 loĝantoj, sur norda bordo de rivero Ŝkumbin, inetr la montoj, ĉe orienta rando de akvoriĉa, produktema ebenaĵo.

Ĝin fondis en 1466 sur loko de la antikva Scampis Mehmed la 2-a, osmana sultano. Ĝi servis kiel militara apogstacio kontraŭ la albana heroo, Skanderbeg.

La urbo estis la plej grava centro de la albana nacia movado dum la turka okupo. Antaŭ la dua mondmilito, ĉ.85% de la loĝantoj estis muslimoj, la aliaj ortodoksoj. La ruinoj de la malnova urbomuro estas ankoraŭ hodiaŭ bone videblaj. La urbo estas komerca centro de olivbera, maiza kaj tabaka kultivado.

La urbon kunligas aŭtoŝoseo kaj fervojo kun haveno Durrës kaj aliaj urboj. Gravas en la urbo, la produktado de cemento, sapo kaj olivoleo. En 1978 eklaboris metala kombinato por prilabori la fer- kaj nikelercojn. En la komunumo de Cërrik funkcias du naftorafinejoj.