Germanlingva Komunumo de Belgio
La Germanlingva Komunumo de Belgio estas la orienta ŝtata institucio de Belgio kie loĝas parolantoj de la germana lingvo. Krom la norma germana lingvo ĉirkau Eupen parolatas loka variaĵo de la germana ripuara dialektaro. Apud St. Vith la homoj parolas variaĵon de la luksemburga lingvo.
[redakti] Komunumoj en la germanlingva regiono
La municipoj en la kantono Eupen
1. Eupen (kun Kettenis)
2. Kelmis (La Calamine) (kun Neu-Moresnet kaj Hergenrath)
3. Lontzen (kun Walhorn)
4. Raeren (kun Eynatten kaj Hauset)
kaj la municipoj en la kantono Sankt Vith
5. Amel (Amblève) (kun Meyerode kaj Heppenbach)
6. Büllingen (Bullange) (kun Manderfeld kaj Rocherath)
7. Burg-Reuland (nova nomo post la fuzio de Reuland kaj Thommen)
8. Bütgenbach (kun Elsenborn)
9. Sankt-Vith (kun Recht, Schönberg, Crombach kaj Lommersweiler)
kune formas la germanan lingvoregionon en Belgio. Ĉiuj municipoj estas t.n. faciligmunicipoj (en kiuj franclingvanoj devas esti servataj franclingve en oficialaj oficejoj), kvankam preskaŭ ĉiu estas germanlingva.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Belgio
- Valona Regiono
- Ŝtata reformo (Belgio)
- provo de "neŭtrala ŝtato" Moresnet
[redakti] Eksteraj ligiloj
oficialaj paĝoj de la Germanlingva Komunumo de Belgio
paĝoj de la parlamento de la Germanlingva Komunumo de Belgio
germanlingva artikolo: "La pozicio kaj rolo de la germanlingva malplimulto en orienta Belgio"
interreta portalo "Netecho" (kun paĝoj de la regiona gazeto "Grenzecho" (lima eĥo)
| Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
|
Regionoj: Flandra Regiono - Valonio - Brusela Ĉefurba Regiono |
