Konsilio de Popolkomisiitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konsilio de Popolkomisiistoj (germane Rat der Volksbeauftragten) nomiĝis la germana registaro de novembro 1918 ĝis februaro 1919. Ĝi estis kreita je la 10-a de novembro 1918 post la abdikiĝo de Vilhelmo II-a kaj la proklamo de la respubliko. La konsilio estis koalicio de la du socialdemokratiaj partioj kaj trovis aprobon de la berlinaj laboristaj kaj soldataj konsilioj. Kiam en decembro 1918 la regna kongreso de tiuj konsilioj voĉdonis kontraŭ la konsilia sistemo kaj por la elekto de nacia asembleo, la koalicio disiĝis.

Ĝis la 29-a de decembro al la Konsilio de Popolkomisiitoj konsistis el tri socialdemokratoj (SPD; inter ili Friedrich Ebert kaj tri sendependaj socialdemokratoj (USPD, inter ili Hugo Haase). Ebert kaj Haase estis ambaŭ prezidantoj, sed Ebert havis neformale pli altan rangon en la perspektivo de la ministeriaj oficistoj.