Matthias Erzberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matthias Erzberger

Matthias ERZBERGER (naskiĝis la 20-an de septembro 1875, Buttenhausen, Virtembergo, Germanio – murdiĝis la 26-an de aŭgusto 1921, Bad Griesbach, Nigra Arbaro, Badeno), gvidanto de la maldekstra sekcio de la germania romkatolika Centra Partio, subskribanto de la armistico, finanta la unuan mondmiliton.

Erzberger komence instruis en lernejo, poste iĝis ĵurnalisto ĉe la Deutsches Volksblatt. Oni elektis lin en 1903 al membro de Reichstag (imperia parlamento). Li iĝis baldaŭ estro de maldekstra sekcio de la Centra Partio.

Li faris sensacion per kritiko - al registaro de Bernhard von Bülow - pri cirkonstancoj en la germanaj kolonioj. Pro tio oni dissolvis la parlamenton en decembro de 1906.

Dum la unua mondmilito, komence apogis la aneksion de grandaj teritorioj, sed li havis poste decidan partoprenon en rezolucio de la Reichstag - de 19-a de julio 1917 -, kiu proponis laŭtraktradan pacon sen teritoria gajno. Erzberger same kunefikis en eventoj, kiuj kondukis al abdiko de kanceliero Theobald von Bethmann Hollweg, anstataŭ kiu li volis Bülow. Li volis enkonduki demokratiajn konstituciajn reformojn per plimulto de Reichstag (Centro, Socialdemokrata Partio, Progresema Popola Partio). Li apogis la pacon de Brest-Litovsk (1918), sed volis doni memregan rajton por la orient-eŭropaj popoloj.

Dum la milito, en la verko Der Völkerbund (1918) apogis ideon de la Ligo de Popoloj. Li gvidis la germanan delegitaron en la francia Compiègne, en la armistica komisiono kaj li mem subskribis la armisticon, la 11-an de novembro.

Li partoprenis en la registaro de Philipp Scheidemann kaj li premis por akcepto de la Versailles-a traktato. Ekde junio de 1919 ĝis marto de 1920, li estis vic-kanceliero kaj financa ministro en registaro de Gustav Bauer.

Liajn financajn reformojn kontraŭis la riĉuloj, nobluloj kaj la federaciistoj, kiuj ne volis unuecan ŝtaton.

Kiel subskribinto de la armistico kaj porparolanto de la respublika-demokrata sistemo, Erzberger estis celtabulo de la trodekstruloj. En marto de 1920, li venkis en juĝproceso kontraŭ Karl Helfferich, kiu akuzis lin pri politika koruptado. Kvankam Erzberger suferis nur etan moralan damaĝon, mem abdikis, ĉar lia partio ne apogis lin plenforte.

Li ripozis en la Nigra Arbaro, kiam anoj de naciisma organizaĵo murdis lin.

  • Klaus Epstein: Matthias Erzberger and the Dilemma of German Democracy (1959, 1971)