Anvar Sadat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muhammad Anwar al Sadat
محمد أنورالسادات
Anvar Sadat

Anwar al-Sadat


En funkcio:
15-a de oktobro 1970 – 6-a de oktobro 1981
Antaŭulo Gamal Abdel Naser
Sekvanto Sufi Abu Taleb (Aktiva)

En funkcio:
1970 – 1972
Antaŭulo Gamal Abdel Naser

Naskiĝo 25-an de decembro 1918
en Flago de Egiptio Mit Abu al-Kum, Egiptio
Morto 6-an de oktobro 1981
en Flago de Egiptio Kairo, Egiptio
Nacieco egipto
Politika partio Araba Socialista Unio
(ĝis 1977)
Nacia Demokrata Partio
(ekde 1977)
Edzo/ino 1) Ehsan Madi
2) Jehan Sadat
Religio Islamo
v  d  r
Information icon.svg

Muhammad Anwar Al-Sadat (arabe محمد أنور السادات ) estis la tria prezidanto de Egiptio, de 1970 ĝis 6-a de oktobro 1981, kiam li estis murdita.

Sadat naskiĝis la 25-an de decembro 1918 en la vilaĝo de Mit Abu Al-Kum, en la delto de la Nilo. Lia familio estis malriĉa. Dum lia patro estis Egipta, lia patrino venis de Sudano. Li eniris la armeon en 1938, kie li renkontis Gamal Abdel Nasser. Kune kun kelkaj aliaj oficiroj, ili kreis la Movadon de la Liberaj Oficistoj, kiuj volis batali kontraŭ Brita regado kaj la korupciita reĝa familio. En 1952, Sadat partoprenis en la revolucio de 1952, en kiu oni forigis la reĝon Farouk, kaj Nasser fariĝis la prezidanto. Sadat estis la vic-prezidanto de 1964 ĝis 1966, kaj denove de 1969 ĝis 1970, kiam mortis Nasser. Post la morto de Nasser, Sadat fariĝis la nova prezidanto. Li estis konsiderita simpla pupo de Nasser, facile manovrebla. Tamen, ses monatojn post lia akiro de la povo, li komencis la tiel-nomata "korektan revolucion", en kiu li forigis multajn el la homoj fidelaj al Nasser de la registaro.

En 1973, Sadat kondukis Egiption al la Milito de Jom Kippur aŭ Milito de Oktobro, en kiu Egiptio kaj Sirio subite atakis Israelon en la tago de Jom Kippur por rekonkeri la teritoriojn okupitajn de Israelo en la Sestaga milito. Egiptio kaj Sirio atingis elstarajn partosukcesojn en la milito. Egiptio ree kontrolis la Suezan kanalon kaj la okcidentan Sinajon. Sadat fariĝis militheroo en la araba mondo. En 1977, Sadat faris historian agon kaj iris al Jerusalemo por paroli pri paco en la Kneset, la Israela parlamento, post invito de Begin. Estis la unua fojo en la historio ke gvidanto de Araba lando vojaĝis al Israelo. Kelkajn monatojn poste, Sadat kaj Begin atingis la pac-interkunsenton de Camp David, en kiu Egiptio rekonis Israelon kaj Israelo redonis Sinajon al Egiptio.

Pro ĉi tiu movo, Sadat kaj Begin ricevis la Nobel-premion pri paco. Tamen, la movo ne estis bone vidata en la araba mondo, ĉar la plejmulto da araboj estis kontraŭ iu ajn rekono de la ŝtato Israelo, aŭ pensis ke nur eblis konvinki la Israelanojn fari koncedojn timigante ilin kun la minaco de perforto. Egiptio estis la plej granda kaj potenca araba lando, kaj en la Araba mondo la movo de Sadat estis vidata kiel perfido kontraŭ la idealojn de Pan-Arabismo, kaj de la detruo de Israelo. Kiel rezulto, en 1979, Egiptio estis elĵetita de la Araba Ligo, kiu nur reenlasis ĝin en 1989, kaj ĝi fariĝis aliancano de Usono kaj la okcidenta mondo.

La lastaj jaroj de la prezidanteco de Sadat estis tre malsukcesaj por li. Liaj reformoj por liberaligi la ekonomion estis tre malpopularaj. En septembro 1981, Sadat ordonis la areston de 1600 intelektuloj kaj aktivistoj de ĉiuj ideologioj. Estis arestitaj komunistoj, Nasseristoj, feministoj, gejoj, universitataj profesoroj, kristanaj klerikuloj kaj studentaj aktivistoj. La ago estis kondamnita en la tuta mondo.

En 1981, Sadat estis murdita en Kairo dum parado organizita por rememori la supozatan venkon kontraŭ Israelo en 1973. La murdinto estis membro de la fundamentisma islama organizaĵo nomata Islama Jihad, kiu sukcesis eniri la armeon. Sep aliaj gravuloj estis mortigitaj en la atako. En la funebra ceremonio de Sadat estis rekorda numero da ŝtatestroj de la tuta mondo, inkluzive de tri eksaj Usonaj prezidantoj.