Kristala nokto
Kristallnacht, konata ankaŭ kiel Reichskristallnacht aŭ La Nokto de Rompita Vitro aŭ en spegultraduko kristala nokto, estis grandskala pogromo kontraŭ la judaj civitanoj tra Germanio dum la nokto de la 9-a de novembro ĝis la 10-a de novembro, 1938.
Je la 7-a de novembro, 1938, Ernst vom Rath, sekretario de Germana Ambasadejo en Parizo, estis mortpafita de Herschel Grynszpan, juda germano kiu fuĝis el Germanio al Francio. La Nazioj uzis tion kiel pretekston por lanĉi pogromon kontraŭ la juda loĝantaro tra la lando.
Preskaŭ ĉiuj sinagogoj (juda preĝejo), multaj judaj tombejoj, pli ol 7000 judaj vendejoj kaj 29 grandvendejoj detruiĝis. Pli ol 30,000 judojn oni arestis kaj portis al koncentrejoj.
La evento nomiĝis Kristallnacht (germanlingve por "kristala nokto") pro la multaj vendejaj fenestroj kiuj rompiĝis dum la nokto. Hodiaŭ en Germanio oni plejofte nomas ĝin Pogromnacht ("pogroma nokto"), ĉar la vorto "Kristallnacht" estas kreaĵo de la Nazioj.
Kristalnokto ekis novan fazon de kontraŭjudaj agoj de nazia registaro. Antaŭrimedojn por realigi la elmigradon kaj, fine, la ekstermadon de la juda popolo entrepenis la Nazioj sen justa proceso.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Kontraŭjudismo
- Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- Nokto de la longaj tranĉiloj
- Nurenbergaj leĝoj
- Wannsee-konferenco
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Schultheis, Herbert. Die Reichskristallnacht in Deutschland nach Augenzeugenberichten (Bad Neustädter Beiträge zur Geschichte und Heimatkunde Frankens 3). Bad Neustadt a. d. Saale: Rötter Druck und Verlag. 1985. ISBN 978-3-9800482-3-1.
- Richard Overy: Trzecia Rzesza Historia Imperium (Nazia Germanio. Historio de Imperio), Warszawa: Buchmann 2012. ISBN 978-83-7670-290-2.