The Jewish Chronicle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Jewish Chronicle
titolpaĝo de la 17-a de januaro 1896
Jewish newspaper
Speco Semajna ĵurnalo
Formato pli-malpli 430 mm × 280 mm (angle nomata "tabloid")

Posedanto Kessler Foundation (Britio)
Establodato 1841
Prezo 1,00 GBP
Stabo 25 Furnival Street
Londono
EC4A 1JT
Eldonkvanto 24 950, el tiuj 17 950 vendataj en Britio

Retejo gazeta retejo
vdr

The Jewish Chronicle (en Esperanto "La juda kroniko", mallongigite "The JC") estas juda ĵurnalo publikigita anglalingve en Londono. Fondita en 1841, ĝi estas la plej malnova daŭre eldonata juda gazeto en la mondo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, la aŭstra ĵurnalisto Theodor Herzl signife kontribuis al la gazeto (vidu ekzemple la ĵurnalan titolpaĝon en la informkesto dekstre), kaj la periodaĵo tiel fariĝis grava diskonigilo pri la ideoj de cionismo.

Datumoj pri publikigo kaj legantaro[redakti | redakti fonton]

The Jewish Chronicle aperas ĉiun vendredon, komence de la juda semajnfino (krom en tagoj, kiuj estas juda festotagoj, kiam ĝi aperas pli frue en la semajno). Ĝi provizas novaĵojn, opiniojn, raportojn pri socio, kulturo kaj sporto, ĵurnalismajn komentojn kaj vastan gamon da leteroj de legantoj. Ĝi estas sendependa kaj posedata fare de la fondaĵo "Kessler Foundation", komunutila organizaĵo kiu havas la plenan kontrolon de la ĵurnalo kaj ĝiaj financoj.

La tuta legantaro estas taksata je 90 000 po semajno - tio estas pli ol triono de la tuta brita juda loĝantaro. La ĵurnala retejo inkluzivas kotizan arkivan serĉon de de ĉiuj eldonoj de la unua publikigo ĝis la nuntempo. Pro tio ĝi estas grava informfonto de esploristoj de judaj genealogio kaj historio de la lastaj 150 jaroj.

Intervjuoj[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo realigis plurajn altprofilajn intervjuojn kun gvidaj konatuloj. En 1981, publikiĝis intervjuo kun la tiama ĉefministrino Margaret Thatcher. Thatcher estis pridemandita pri la stato de Israelo kaj kiel konservativa politiko influas la judan komunumon.[1] En septembro 1999, la ĵurnalo estis la unua ne-israela komunikilo kiu publikigis intervjuon kun Ehud Barak post lia elektiĝo kiel ĉefministro de Israelo. En decembro 2007, la ĵurnalo publikigis intervjuon kun David Abrahams, kies malklaraj mondonoj kaŭzis skandalon en Britio.

Ĉefredaktistoj[redakti | redakti fonton]

  • William Frankel (1958-1977)
  • Geoffrey Paul (1977-1990)
  • Ned Temko (1990-2007)
  • David Rowan (2006-2008)
  • Jeff Barak (manaĝera redaktisto) (2007-2008)
  • Stefano Pollard (2008-nun)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]