Liceo Henri-IV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liceo Henri-IV
liceo en Francio
Situo
Departemento ParizoŜablono:Informkesto lernejo/zorgado/ISO 2!
Ŝtato Francio
Koordinatoj 48° 50′ 45″ N, 2° 20′ 52″ O (mapo)48.845833332.34777778Koordinatoj: 48° 50′ 45″ N, 2° 20′ 52″ O (mapo)
Liceo Henri-IV (Parizo)
Liceo Henri-IV (Parizo)
DEC
Liceo Henri-IV
Liceo Henri-IV
Situo de Liceo Henri-IV

Map

vdr
Enirejo de la liceo, strato Clovis.

La Liceo Henri-IV (france Lycée Henri-IV) estas establo de duagrada kaj supera instruado publika, lokita je la 23, strato Clovis en la 5-a arondismento de Parizo, en la Latina Kvartalo. Ĝi akceptas pli ol 2 600 lernantojn, de la kolegio al la preparaj klasoj.

La liceo estas fama pro ĝiaj bonegaj rezultoj al la abiturienteco, al la ĝenerala konkurso kaj al la konkursoj de eniro al la grandaj lernejoj, kaj pli speciale por la literaturaj konkursoj. Ĝi estas fama pro ĝia elitismo kaj pro tio, ke ĝi instruis multajn intelektulojn, politikistojn, sciencistojn kaj francajn personecojn.

Ĝi estas same klasigita historia monumento por iuj el ĝiaj konstruaĵoj hereditaj de la eksa abatejo Sainte-Geneviève, kiu datas de la 12-a al la 18-a jarcento, el kiu klaŭstro kaj eksa sonorilturo kaj kapelo. Laboroj por renovigi plenumitaj en 1996 malkaŝis vestiĝojn de la karolida epoko.

La devizo de la liceo, Domus Omnibus Una (« unu domo por ĉiuj »), estas tiu de la monaĥoj aŭgustaj, kies sidejo estis la konstruaĵo. Oni indikas la establon per la ĉirkaŭfrazo « la liceo sur la monteto » pro ĝia dominanta situacio sur la monteto Sainte-Geneviève kaj per la mallongigo « H4 ».

Konataj lernintoj[redakti | redakti fonton]