Valerij Gergijev

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Valérij Abisáloviĉ GERGIJEV (ruse Валерий Абисалович Гергиев), tutmonde fama rusia dirigento.

Gergijev naskiĝis la 2-an de majo 1953 en Moskvo, pasigis junaĝon en Vladikavkaz (Nord-Osetio). Forveturinte al Leningrado, li finis tie konservatorion kaj ekde 1977 laboris kiel dirigento de Mariinskij teatro.

Ekde 1996 li estas arta gvidanto de la teatro.

Pro sia laboro Valerij Gergijev ricevis ordenojn de registaroj de Rusio, Francio, Germanio, Italio kaj aliaj landoj.