Internacia Centro por Teoria Fiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Centro por Teoria Fiziko
esplora institucio
Informoj
fondodato 1964
fondinto(j) Abdus Salam vd
Situo
Geografia situo 45° 42′ 9″ N, 13° 43′ 6″ O (mapo)45.70261813.718297Koordinatoj: 45° 42′ 9″ N, 13° 43′ 6″ O (mapo)
lando Italio
urbo Triesto
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• LIGO Scientific Collaboration
• Eŭropa Matematika Societo
arXiv vd
Internacia Centro por Teoria Fiziko (Friulo-Venecio Julia)
Internacia Centro por Teoria Fiziko (Friulo-Venecio Julia)
DEC
Internacia Centro por Teoria Fiziko
Internacia Centro por Teoria Fiziko
Internacia Centro por Teoria Fiziko (Italio)
Internacia Centro por Teoria Fiziko (Italio)
DEC
Internacia Centro por Teoria Fiziko
Internacia Centro por Teoria Fiziko
Map
Internacia Centro por Teoria Fiziko
vdr

La Internacia Centro Abdus Salam por Teoria Fizika (ICTP), (عبدالسلام بین الاقوامی ادارہ برائے مطالعہِ علومِ ریاضی و طبیعات‎) estas internacia esplora instituto por fizikaj kaj matematikaj sciencoj, kiu funkcias laŭ triparta interkonsento inter la itala registaro, Unesko, kaj Internacia Atomenergia Organizo. Ĝi estas proksima al la Parko Miramare, je 10 kilometroj for de la urbo de Triesto, Italio. Fondis la centron en 1964 pakistana Nobel-premiito Abdus Salam.

La centro estas parto de la Triesta Sistemo, reto de landaj kaj internaciaj sciencaj institutoj en Triesto, antauĕnigitaj de la itala fizikisto Paolo Budinich.[1]

Misio[redakti | redakti fonton]

  • Kultivi la kreskadon de altnivelaj studoj kaj esploroj pri fizikaj kaj matematikaj sciencoj, precipe subtene de plejboneco en disvolviĝantaj landoj;
  • Krei altnivelajn sciencajn programojn kun kompreno de la bezonoj de disvolviĝantaj landoj, kaj provizi internacian forumon de scienca kontakto por sciencistoj el ĉiuj landoj;
  • Fari esploron kun la plej striktaj internaciaj normoj kaj daŭrigi helpeman medion de scienca enketo por la tuta komunumo de la centro.[2][3]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Sep sciencaj fakoj esploras en la centro:[4]

  • Altenergia, Kosmologia, kaj Astropartikla Fiziko
  • Densigita Materio kaj Statistika Fiziko
  • Matematiko
  • Fiziko de la Tera Sistemo
  • Aplika Fiziko
  • Kvanta Vivscienco
  • Novaj Esploraj Areoj (kiuj inkluzivas studojn rilataj al Energio kaj Daŭripovo kaj Informatiko)

La scienca komunumo de la centro inkluzivas esplorajn sciencistoj, postdoktoriĝajn esplorkunulojn, kaj vizitantojn farantajn sendependajn aŭ kunlaborajn esplorojn. La centro ankaŭ havas programojn specife por sciencaj vizitantoj el disvolviĝantaj landoj.[5]

Premioj[redakti | redakti fonton]

La centro starigis premiojn por honori kaj instigi altnivelan esploradon pri fiziko kaj matematiko.

  • La Medalo Dirac – Por sciencistoj kun gravaj kontribuaĵoj al teoria fiziko.
  • La Premio ICTP – Por junaj sciencistoj el disvolviĝantaj landojn.
  • La Premio ICO/ICTP Gallieno Denardo – Por gravaj kontribuaĵoj al optikoscienco.[6]
  • La Premio Ramanujan – Por junaj matematikistoj el disvolviĝantaj landoj.
  • La Premio Walter Kohn – Kune kun fondaĵo Quantum ESPRESSO, por laboro pri kvantum-mekanikaj materialoj aŭ molekula modeligado, farita de juna sciencisto laboranta en disvolviĝantaj lando.

Revuo[redakti | redakti fonton]

En 2007 la centro kreis la revuon "Afrika Revuo de Fiziko", tiutempe nomatan "Afrika Fizika Revuo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trieste System (itale). Triestesystem.it. Arkivita el la originalo je 2013-11-03. Alirita 2013-11-01.
  2. ICTP – Mission and History. Ictp.it. Alirita 2013-11-01.
  3. (July 2013) “The Importance of International Research Institutions for Science Diplomacy”, Science & Diplomacy 2 (3). 
  4. ICTP – Research at ICTP. Ictp.it. Alirita 2013-11-01.
  5. ICTP – Career Development. Ictp.it. Alirita 2013-11-01.
  6. ICTP – ICO/ICTP Gallieno Denardo Award. Ictp.it. Alirita 2013-11-01.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Centre for Theoretical Physics en la angla Vikipedio.