Premio Reĝo Seĝong pri Legopovo de Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Reĝo Seĝong pri Legopovo de Unesko
honorigo
Nomita laŭ Seĝong
Organizanto Unesko
Fondita en 1989
vdr

La Premio Reĝo Seĝong pri Legopovo de Unesko estas ĉiujara premio premiita al du institucioj, organizaĵoj, aŭ personoj "pro ilia kontribuaĵo al la batalo kontraŭ analfabeteco."

Financas ĝin la Registaro de Sud-Koreio kiu unue proponis la premion je 1989, honoranta la elstaran kontribuon pri legopovo de Seĝong, kiu kreis la korean alfabeton. La premio specialiĝas disde aliaj premioj pri legopovo de Unesko pro tio, ke "ĝi donas specialan konsideron al la evoluado kaj uzo de denasklingva eduko kaj trejnado pri legopovo." Ĉiu premio konsistas el 20 000 usonaj dolaroj, arĝenta medalo, kaj atestilo.

Lastatempaj premiitoj[redakti | redakti fonton]

2017[redakti | redakti fonton]

  • Centro por la Studo de Lernado (CSLP) ĉe Concordia Universitato (Kanado) estas premiita pro la projecto "Uzo de eduka teknologio por evoluigi gravajn edukajn kapablojn en subsahara afriko", kiu kreas kaj disdonas siajn verkojn internacie senkoste
  • Ni Amas Legi (Jordanio), programo kun virtuala komunumo kiu proponas enretan trejnadojn de voĉlegado por gepatroj, partoprenigas volontulojn por voĉlegi komunumejoj al infanoj, kaj provizoras aĝkonvenan materialon per cifereca biblioteko.

2016[redakti | redakti fonton]

  • Patani Malaja-Taja Du/Plurlingva Eduka Projekto (PMT-MLE), Esplora Instituto por Lingvoj kaj Kulturoj de Azio, Mahidol Universitato - Tajlando
  • Libroj por kamparaj areoj de Vjetnamo, Centro por Scia Helpo kaj Komunuma Evoluado - Vjetnamo

2013[redakti | redakti fonton]

  • Denasklingva Legopovo en la Regiono Guera, Federacio de Asocioj por la Antaŭenigo de Guera-aj Lingvoj - Ĉadio
  • Saakshar Bharat (Legopova Barato) Misio, Nacia Legopova Misio-Aŭtoritato, Ministerio de Evoluado de Homoj - Barato

2012[redakti | redakti fonton]

  • Administrejo de Evoluado de Komunuma Eduko - Indonezio
  • Programo de Landa Plenkreska Legopovo, Pentekosta Preĝejo - Ruando
  • Honora Mencio: Administrejo de Legopovo kaj Plenkreska Eduko - Niĝero === 2011 ===
  • Landa Servo de Legopovo - Burundo
  • Landa Instituto por la Edukado de Plenkreskuloj - Meksiko
  • Honora Mencio: Urba Kunordiga Konsilio de Legopovo, Tagum - Filipinoj

2010[redakti | redakti fonton]

  • Programo de Virtuala Helpita Legopovo, La Norda Katolika Universitata Fondaĵo, Antioquia - Kolombio
  • Ĝenerala Administrejo de Plenkreska Trejnado - Kaboverdo
  • Projekto Familia Legopovo (FLY) - Hamburgo

2009[redakti | redakti fonton]

2008[redakti | redakti fonton]

  • Forumo de Popola Ago, Reflekto kaj HIV/Aidoso - Zambio
  • Honora Mencio: BBC-KRUDA (Legado kaj Skribado) - Britio

2007[redakti | redakti fonton]

2006[redakti | redakti fonton]

  • Estro de Junula kaj Plenkreskula Legopovo kaj Eduko de la Latinamerika kaj Karibea Pedagogia Instituto de la Respubliko de Kubo (IPLAC) - Kubo
  • Patrina Infana Edukada Fondaĵo - Turkio

2005[redakti | redakti fonton]

2004[redakti | redakti fonton]

  • Alfabetização Solidária (AlfaSol)] - Brazilo
  • La Gvida Grupo de Legopoviga Eduko en Qinghai Provinco - Ĉinio

2003[redakti | redakti fonton]

  • Komunuma Eduka Centro de Tembaletu - Sudafriko
  • Internacia Reflekta Cirklo (CIRAC)

2002[redakti | redakti fonton]

  • Regiona Centro por Plenkreskula Edukado (ASFEC) - Egiptio
  • Bunyad Legopoviga Komunuma Konsilio (BLCC) - Pakistano

2001[redakti | redakti fonton]

  • Eduka Komisiono de Tianshui, Gansu Provinco - Ĉinio
  • Projekto Alfatitbonit/Alfa Desalin - Haitio

2000[redakti | redakti fonton]

  • Junula Edukado - Irako
  • Administrejo de Landa Legopovo kaj Baza Eduko - Senegalo

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO King Sejong Literacy Prize en la angla Vikipedio.