Tandil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tandil estas la ĉefa urbo de la departemento same nomita, kiu situas sudoriente la Bonaera Provinco (Argentino) sur la Tandilia montaro.

Foto de la urbo fotita ekde la monto La Movediza.


Informo-kadro[redakti | redakti fonton]

Lando Provinco Departemento Poŝta kodo Koordenatoj Areo Alto
Argentino Flag of Argentina.svg Bonaero Buenos Aires province flag.gif Tandil B7000 37°19′08″S 59°08′05″U  /  37.31889°S, 59.13472°U / -37.31889; -59.13472 (Tandil)Koordinatoj: 37°19′08″S 59°08′05″U  /  37.31889°S, 59.13472°U / -37.31889; -59.13472 (Tandil) 4.935 km2 180 metroj super la maro


Fondaĵo Fondinto Loĝantaro Urbestro TTTejo
1823 Martín Rodríguez 101.010 (INDEC, 2001) Miguel Lunghi, UCR www.tandil.gov.ar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en la koordenatoj 37°19′08″S 59°08′05″U  /  37.31889°S, 59.13472°U / -37.31889; -59.13472 (Tandil)Koordinatoj: 37°19′08″S 59°08′05″U  /  37.31889°S, 59.13472°U / -37.31889; -59.13472 (Tandil), kaj 180 metroj super la maro. Apud la Tandil departemento estas norde Rauch kaj Azul, oriente Ajakuĉo kaj Balcarce, sude Lobería, Necochea kaj Benito Juárez, kaj okcidente Azul kaj Benito Juárez.

Tandil urbo situas 360 kilometroj je Buenos Aires, 330 kilometroj je La Plata kaj Bahía Blanca, kaj 160 kilometroj je Mar del Plata. Ĝi havas 108.300 loĝantojn (2004). Nun, laŭ estimoj de la Tandil registraro, en la urbo estas 110.000 loĝantoj. La areo de la departemento estas 4.935 km², kiu situas en la zono konata kiel Malseka Pampo.

Alia panoramo ekde La Movediza, kie oni povas miri la "Parque Independencia", kun sia du kasteloj (la maŭra kastelo supre, kaj la "Portada" malsupre).
Tandila registrarejo.
Plaza Independencia ("Placo Sendependeco").

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

En la mapuĉa lingvo "tan" volas diri "falo", kaj "lil" volas diri "roko", verŝajne parolante pri falantaj rokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urba kerno estis fondita de Martín Rodríguez je 1823, nomita "Fortreso Sendependeco". Inter ĉi tiu jaro kaj 1875, la indiĝenaj popoloj defendis sin de la uzurpado de la eŭropanoj, kiuj kredis ke la indiĝenoj estis superhomaj (oni skribis al la reĝo "ili manĝas varmajn braĝojn, mortigas kaj dispecigas siajn gefilojn"). Nun, oni ankoraŭ pensas pri sia terurega defendado; Tandil suferis, preskaŭ ĉiam, atakojn de la devenaj Pampas kaj Ranqueles.

Pro la mortigado kaj la pelado de tiuj, kiuj estis la unuaj loĝantoj de la teritorio, fortiĝis la ĉeesto de la eŭropanoj en Tandil, ricevante multajn enmigrantojn el diversaj lokoj de Eŭropo.

Tiuj enmigrantoj estis, ĉefe, el Italio kaj el Hispanio, kiel en la tuta Argentino, sed ankaŭ venis al Tandil multajn danajn (kiuj ankoraŭ nun havas tre aktivan komunumon) kaj vaskajn. Kiam finis la 19a jarcento Tandil estis jam urbo, pro la kresko de sia loĝantaro.

Komencante la 20a jarcento ĝi estis tre prospera urbo, kiu logis la turistojn el Buenos Aires kaj aliaj zonoj de la lando (kaj eĉ alilandanojn), pro siaj pejzaĝoj montetaj, kaj ĉefe pro scivola movanta roko: la "Piedra Movediza". Ĝi estis preskaŭ konusa, kaj ĝi staris sur eta surfaco, kontraŭ abismo.

Piedra Movediza ("Movanta Roko")

La Piedra Movediza falis je 1912, verŝajne pro homa ago (ofte, oni metis objektojn kontraŭ la roko, kaj eĉ oni eksplodis eksplodaĵojn ĉirkaŭ ĝi). Je la 17-a de majo de 2007 estis inaŭgurita artefaritan ŝtonon kiu perfekte ŝajnas la originalan. Tamen, estas aliaj grandaj "starantaj" rokoj kiel "El Centinela" kiuj igas la tandilan pejzaĝon tre loga. Ĉi tio faciligis la aperon de aliaj turismaj lokoj, kiel "Sierra del Tigre" kaj "Monte Calvario", kiuj situas tre proksime la urbo.

La kristo-skulptaĵo sur la Monte Calvario ("Monto Kalvario")
Monte Calvario ("Monto Kalvario")
Lago del Fuerte ("Lago de la Fortreso"), kun sia gejsero artefarita.
Portada de la Parque Independencia, kiu estas natura mirejo de la urbo.
Nokta panoramo de Tandil, ekde super la Parque Indpendencia.

Generalaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Tandil produktas regionajn manfaritajn produktojn, kiel siaj bonegaj fromaĝoj, salamoj, salametoj, ktp. Ĝi ankaŭ produktas industrie, mekanike kaj ĝi havas gravan agrikulturan kaj brutaran zonon. Ankaŭ, ekde 1990, estas tre forta kaj grava turisma kresko. Parolante pri siaj establaĵoj, tre grava estas la Universidad Nacional del Centro ("Nacia Universitato de la Centro").

Turismo[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj (hispana lingvo)[redakti | redakti fonton]

Oficialaj TTTejoj[redakti | redakti fonton]

Turismaj TTTejoj[redakti | redakti fonton]

Kulturaj TTTejoj[redakti | redakti fonton]

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]