República Cromañón

El Vikipedio, la libera enciklopedio

República Cromañón, nome Respubliko Kromanjono, estis dancejo de la kvartalo Balvanera en la urbo Bonaero (Argentino), tragedie konata pro incendio kiu ekis la nokton de la 30a de decembro de 2004.

En 2004 la urbo Bonaero suferis unu el ĉefaj tragedioj kiam ĉe koncerto de rok-muziko de la grupo Callejeros [kajeĤEros] (surstratuloj) la 30an de decembro okazis brulego en dancejo República Cromañón kiam parto de la ĉeestantoj uzis centojn da fajrbastonoj kio okazigis 193 aŭ 194 mortintojn kaj 1432 vunditojn.[1] Tio okazigis priserĉadon en politika juĝo por difini la politikan responson de la Ĉefministro Aníbal Ibarra; post kio, la Bonaera Parlamento decidis senfunkciigi lin[2] kaj poste elpostenigi lin kaj anstataŭigi lin definitive de la Vicĉefministro Jorge Telerman la 7an de marto de 2006.[3][4][5][6]. En la posta juĝo oni konstatis ke Aníbal Ibarra ne estis kulpa kaj rezultis senkulpigita.[7]

Alia socia rezulto estis, ke la aŭtoritatoj plie kontrolis la sekurecon de dancejoj kaj publikaj renkontiĝejoj, kio rezultis en la oficiala fermo de kelkaj el ili.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tribunal Oral en lo Criminal N.º 24 de la Ciudad de Buenos Aires, Fallo de la Causa N.º 2517, ĉapitro XVI. Hechos probados del día 30 de diciembre de 2004, 2009, 19a de junio de 2010, alirita la 30an de decembro de 2009 http://www.clarin.com/diario/2009/08/19/um/sentencia.doc Arkivigite je 2009-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-11. Alirita 2014-05-30.
  3. http://www.clarin.com/diario/2005/11/15/elpais/p-00315.htm Arkivigite je 2008-01-25 per la retarkivo Wayback Machine La Legislatura porteña aprobó el juicio político por Cromañón y suspenden a Ibarra en el cargo, Clarín|, 15a de novembro de 2005, alirita la 19an de junio de 2010.
  4. http://www.clarin.com/diario/2005/11/15/elpais/p-00701.htm Arkivigite je 2008-01-25 per la retarkivo Wayback Machine Telerman: "No asumo como jefe de Gobierno. Soy el vicejefe a cargo" Clarín, 15a de novembro de 2009, alirita la 19an de junio de 2010
  5. http://www.clarin.com/diario/2006/03/08/elpais/p-00315.htm Arkivigite je 2009-08-24 per la retarkivo Wayback Machine La Legislatura porteña destituyó a Ibarra en el juicio político por Cromañón, con los votos justos, Clarín, 8a de marto de 2006|, alirita la 19an de junio de 2010.
  6. http://www.clarin.com/diario/2006/03/08/elpais/p-01201.htm Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Telerman completa el mandato y pide que no se apuren renuncias, Clarín, 8a de marto de 2006, alirita la 19an de junio de 2010.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-12. Alirita 2014-05-30.