Tridek Tri Orientanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
El Juramento de los Treinta y Tres Orientales (La ĵuro de la Orientaj Tridektriuloj aŭ Tridek Tri Orientanoj), pentraĵo de Juan Manuel Blanes.
Flago de la Tridek Tri Orientanoj, legeblas Libero aŭ Morto.

La Tridek Tri Orientanoj, Orientaj Tridektriuloj aŭ en hispana Treinta y Tres Orientales estas la nomo per kiu historie oni konas la grupon kiu estre de Juan Antonio Lavalleja kaj Manuel Oribe en 1825 insurekciis ekde kio estas nune Argentino, por rekuperi la sendependecon de la Orienta Provincio (teritorio kiu enhavis kio estas nune Urugvajo kaj parto de la aktuala ŝtato brazila de Suda Rio-Grando), tiam sub dominado de Brazilo.

La invado[redakti | redakti fonton]

Lavalleja estis la elektita por estro de la danĝera entrepreno, rekomendita pro sia sentima kuraĝo. La agado okazis la 19an de aprilo de 1825, kiam elŝipiĝis borde de la Rivero Urugvajo, ĉe la strando de Agraciada, kun kelkaj armiloj kaj nedifinita grupo de orientanoj kaj anoj de aliaj argentinaj provincoj, kiu la tradicio nomigos kiel Tridek Tri Orientanoj, ĉefe oficiroj.

La 24an ili sukcesis eniri en Santo Domingo de Soriano kaj poste sekvis serĉe de la kolonelo Rivera, kiun ili trafis ĉe Monzón la 29an. Post interkonsento, Rivera aliĝis al la patriotoj kun siaj soldatoj. Estis polemiko ĉu Rivera estis surprizita kaj arestita de Lavalleja en Monzón, kiel tiu leteris al sia edzino el San José la 2an de majo, aŭ Rivera akceptis la sintenon de la invadantoj, aŭ ĉio estis konsekvenco de antaŭplano, kiel ŝajnas natura, sed ĉiukaze Rivera bezonis ŝajnigi.

Poste la grupo kaptis la vilaĝojn San José kaj Canelones, kaj la 14a de junio estis starigita en Florida Provizora Registaro sub la prezidenteco de Manuel Calleros kaj tie, la 25an de aŭgusto de 1825, la Reprezentantoj proklamis la sendependecon de la provinco kaj tuje oni deklaris ties unuigon al la aliaj de Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata. Rivera venkis super siaj kontraŭuloj en Rincón de Haedo la 24a de septembro kaj la 12an de oktobro Lavalleja venkis en Sarandí Grande.

La insurekciantoj[redakti | redakti fonton]

La listo plej akceptata enhavis la jenajn: Juan Acosta, Basilio Araújo, Joaquín Artigas, Pantaleón Artigas, Felipe Carapé, Andrés Cheveste, Carmelo Colman, Manuel Freire, Santiago Gadea, Tiburcio Gómez, Manuel Lavalleja, Juan Antonio Lavalleja, Francisco Lavalleja, Ignacio Medina, Manuel Meléndez, Avelino Miranda, Santiago Nievas, Ignacio Núñez, Dionisio Oribe, Manuel Oribe, Juan Ortiz, Ramón Ortiz, Simón del Pino, Luciano Romero, Celedonio Rojas, Juan Rosas, Gregorio Sanabria, Atanasio Sierra, Andrés Spikerman, Juan Spikerman, Jacinto Trápani, Agustín Velázquez kaj Pablo Zufriategui.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. A. Baldrich, Historia de la Guerra del Brasil, página 77. Buenos Aires, 1905. Ver links: [1][2]