Argentino

El Vikipedio
(Alidirektita el Argentina)
Saltu al: navigado, serĉo
República Argentina
Argentina Respubliko
Flago de Argentino
(Detaloj)
Blazono de Argentino
(Detaloj)
Nacia himno: Himno Nacional Argentino
Argentina Nacia Himno
Nacia devizo: En unión y libertad
En unio kaj libereco
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bonaero
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (70%)
protestantismo (9%)
Areo
 % de akvo
2.766.890 km²
1,1%
Loĝantaro 40.677.348[1] (2008)
Loĝdenso 14,6/km²
Loĝantoj Argentinoj
Vivolongo 77
Horzono UTC-3

UTC-2 (somere)

Interreta domajno .ar
Landokodo AR
Telefona kodo 54
Politiko
Politika sistemo Federala prezidenta respubliko
Ŝtatestro Cristina Fernández de Kirchner
Nacia tago 25-a de majo
Sendependiĝo disde Hispanio 9-a de julio 1816
Ekonomio
Valuto peso (ARS)
MEP laŭ 2008
– suma $572,7 miliardo[2]
– pokapa $ 14.408
Esperanto-movado
Landa E-asocio Argentina Esperanto-Ligo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Argentina Respubliko (hispane: República Argentina) estas ŝtato en Suda Ameriko, konstituciigita kiel federacio de 23 provincoj kaj aŭtonoma urbo, Bonaero. Ĝiaj najbaroj estas Ĉilio (sude kaj okcidente), Bolivio (norde), Paragvajo (norde kaj nordokcidente), Brazilo (nordokcidente) kaj Urugvajo (oriente). Ĝi ankaŭ havas longan marbordon de la Atlantika Oceano.

Politike ĝi estas federacia respubliko, kiu havas 23 provincojn kaj unu federacian distrikton. Nuntempe, Argentino estas ŝtato, kiu havas fortan ekonomikan evoluon. Post la severa ekonomika krizo de la jaro 2001, ĝia registaro kaj ekonomio renormaliĝis kaj nun la lando povas denove rigardi la estontecon kun espero. Laŭ sia indekso de homa disvolviĝo Argentino estas la dua plej avancinta lando de Sud-Ameriko.[3] Aĉetpovo de la loĝantaro estas taksata kiel 23-a inter la ŝtatoj de la mondo.[4]

La areo de Argentino estas 2.766.890 km², kaj situas inter la Andoj Montaro (okcidente) kaj la Atlantika Oceano (oriente). Ĝi estas la dua en la listo de plej grandaj landoj el Suda Ameriko, kaj la oka en la listo de plej grandaj landoj el la mondo. La ŝtato proklamas posedon de la britaj Falkland Islands (aŭ hispane Islas Malvinas) kaj la posedon de la insuloj Georgia del Sur kaj la insuloj Sandwich. Ĝi ankaŭ volas posedi 969.464 km² de la Antarkto, sed kelkaj partoj de la arktika teritorio de Argentino estas ankaŭ proklamataj teritorio de Britio kaj Ĉilio. Antarkto estas tamen gardata kiel internacia „nenies“ tero laŭ interkonsento de pluraj ŝtatoj.

Enhavo

[redakti] Etimologio

La tuta nomo de la lando estas, hispane, República Argentina ( /re'publika aɾxen'tina/ ). Ankaŭ estas, por kelkaj celoj, uzata la nomo Nación Argentina (Argentina Nacio).

La nomo Argentina devenas el la latina lingvo (argentum) kiu signifas „arĝento“. Kiam la unuaj hispanaj konkerantoj trovis la Río de la Plata (arĝentan riveron), oni nomis ĝin Mar Dulce (dolĉa maro). La devenantaj popoloj donis arĝentajn donacojn al la personoj, kiuj estis vivaj post ŝipa koŝmaro, kies ŝipestro estis Juan Díaz de Solís. La kredo pri arĝenta monto alvenis al Hispanio ĉirkaŭ la jaro 1524, kaj ĝia nomo Sierra del Plata estis unue registrita sur venecia mapo en 1536. Sur ĉi tiu arĝentejo estis fondita la vilaĝo Potosí. Poste, unu arĝenta serĉo sekvante la riverojn Paraná kaj Pilcomayo, trovis nur teritorion jam reklamita de la serĉantoj kiuj alvenis el Lima, la ĉefurbo de la Virreynato.

La nomo de la lando komencis esti uzata multe en la jaro 1612 en la libro Historia del descubrimiento, población y conquista del Río de la Plata (Historio pri la trovo, loĝiĝo kaj konkero de la Río de la Plata), skribita de Ruy Díaz de Guzmán. En tiu libro la teritorio estis nomita Tierra Argentina (arĝenta teritorio).

[redakti] Klimato

Argentino estas lando de ĝenerale modera klimato, kiu ŝanĝiĝas de subarktika en la sudo ĝis subtropika en la nordo. La nordon karakterizas tre varma, humida somero kaj mildaj sekaj vintroj. En la centra parto de la lando havas varmajn somerojn kun oftaj fulmopluvegoj, malvarmetajn vintrojn. En la sudo, speciale en la montaro, la vintroj estas malvarmaj, kun abunda neĝofalo.

La rekorde alta kaj malalta temperaturoj de Sud-Ameriko ambaŭ estis registritaj en Argentino: estas -32 kaj plus 49,1 gradoj.

[redakti] Historio

Homoj loĝis en la teritorio de Argentino jam en la 12-a miljaro antaŭ Kristo (laŭ trovaĵoj en Santa María, Huarpes, Diaguitas kaj Sanavirones). La Inka imperio invadis tion, kio nun estas nord-orienta Argentino, en 1480, alproprigante ĝin ene de regiono Collasuyu; guaranoj disvolviĝis ĉi tie kiel agrikultura ekonomio, produktanta dolĉan terpomon kaj mateon. La centrajn kaj la sudajn regionojn enloĝis nomadaj triboj.

Eŭropaj esplorantoj venis al Argentino en 1516. Hispanio establis vic-reĝlandon de Peruo en 1542, kies teritorio estis proklamita la tuto de Sud-Ameriko. Konstanta kolonio en Bonaero aperis en 1580.

Cristina Kirchner, prezidento ekde 2007

Argentino suferis militistan diktaturon dum la 1970-aj jaroj, kiu kaŭzis ĉirkaŭ 30,000 mortojn (ĉu mortigitaj ĉu malaperintaj) kaj necertan militon kontraŭ Britio pro la rego sur la insuloj Malvinoj. En 1983 ekprezidentis Raúl Alfonsín, kiu devis enmeti denove la landon en demokration, komencis jurprocezi la kulpintojn pro la diktaturo en 1985, sed, post premoj de diversaj sektoroj, leĝoj de 1986 kaj 1987 jurpardonis tiujn kulpintojn. Krome okazis kvar ŝtatpuĉoj. La venonta prezidanto estis Carlos Menem (1987-1999), kies epoko estis akuzata de koruptado.[5] La venonta prezidanto Fernando de la Rúa regis el 1999 al decembro de 2001 kaj en tiu epoko okazis la plej gravaj krizoj de la nuntempa Argentino: la mezklaso estis forrabita el siaj enspezoj (krizo de la corralito (korteto), kie oni enfermis la ĉies sparaĵojn.[6] Kvar prezidantoj sekvis dum nur du semajnoj ĝis la komenco de la prezidanteco de Néstor Kirchner, kiu iomete serenigis la landon, forigis la malpermeson juĝprocezi la kulpulojn de la amasmortigado de la diktaturo kaj lasis la prezidantecon al sia edzino Cristina Fernández de Kirchner en 2007.

[redakti] Loĝantaro

Oni taksas ke 25 milionoj el argentinoj havas almenaŭ unu italian praulon; estas, en konsekvenco, la etna origino grandnombre.

La nuna loĝantaro de Argentino estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1950, plejmulte italoj kaj due hispanoj. Ankaŭ de la antaŭa miksgeno inter hispanoj kaj indiĝenoj (devene de la kolonia periodo). La loĝantaro havas gravajn komunumojn de judoj, araboj, armenoj , ciganoj, britoj, francoj, germanoj, poloj, rusoj, kroatoj, ukrainoj, japanoj, ĉinoj, koreanoj, paragvajanoj, urugvajanoj, brazilanoj, ĉilianoj, peruanoj, kaj tiel plu.

Samkiel Aŭstralio, Brazilo, Kanado, UsonoUrugvajo, Argentino estas konsiderata kiel enmigra lando, tio estas socio kiu estis influita de unu aŭ pluraj enmigraj periodoj.[7]

Alilande naskiĝintaj loĝantoj de Argentino venis el la landoj, markitaj en tiu ĉi mapo. La flava koloro signifas malpli ol dek mil loĝantoj el tiu lando, la densa oranĝkolora — pli ol 200 mil (Paragvajo, Bolivio, Chilio, Italio)

[redakti] Lingvo

Argentinanoj estas la plej granda en la mondo hispanlingva nacio, kiu tutece uzas voseon (voseo estas la uzo de pronomo „vos“ anstataŭ „tú“). La plej populara dialekto estas Rioplatense. Alia lando, kie voseo estas amase uzata, estas Nikaragvo en Centra Ameriko.

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Kulturo

Ŝerca esprimo de Jorge Luis Borges nomas argentinanoj "italoj, kiuj parolas hispane kaj ŝatus esti angloj, kiuj kredas vivi en Parizo". Tio bone montras la miksaĵon de la popolo el enmigrantoj de diversaj eŭropaj landoj, kiu bone videblas en la kulturo.

[redakti] Muziko

Tango en la stratoj de Bonaero
Gardel-statuo ĉe Abasto, Bonaero

Argentina muziko famiĝis ĉefe pro Tango kaj rilataj muzikformoj, kiel Milonga kaj Vals. Tamen Tango havas ne nur muzikan dimension, ĝi estas tutkultura fenomeno kun aldonaj aspektoj de poezio kaj danca interpretado.

[redakti] Literaturo

Gaŭĉoj, foto publikigita inter 1890 kaj 1923

En la 19-a jarcento pro la sendependeco de la lando ankaŭ la argentina literaturo disigas de la hispana - sen malkonfesi tiun heredaĵon. Pro la temo de la vivo de gaŭĉoj la literaturo ricevas apartan nacian eron. Ekzemploj estas Fausto (1866) de Estanislao del Campo, El gaucho Martín Fierro (1872) de José Hernández, ofte nomita la argentina nacia eposo, kaj Domingo Faustino Sarmiento (1845).

Konataj modernaj aŭtoroj estas Eduardo Mallea, Ernesto Sabato, Humberto Costantini, Julio Cortázar, Manuel Puig kaj ĉefe Jorge Luis Borges.

La plej konata bildstrio de Argentino estas verŝajne Mafalda de la desegnisto Quino.

[redakti] Administra divido


Provincoj de Argentino Flago de Argentino

Federala Ĉefurbo | Bonaera Provinco | Catamarca | Chaco | Chubut | Córdoba | Corrientes | Entre Ríos | Formosa | Jujuy | La Pampa | La Rioja | Mendoza | Misiones | Neuquén | Río Negro | Salta | San Juan | San Luis | Santa Cruz | Santa Fe | Santiago del Estero | Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur | Tucumán


[redakti] Referencoj

  1. PÉREZ, Gustavo. Proyecciones provinciales de población por sexo y grupos de edad 2001-2015 (hispane) (pdf) 16. Elŝutita 24-a de junio 2008.
  2. Argentina. Elŝutita 1-a de oktobro 2009.
  3. Human Development Report (angle) (PDF) (2007) (2007). Elŝutita 19-a de junio 2008.
  4. International GDP ranking (angle).
  5. Menem (hispane). Todo Argentina. Elŝutita 6-a de novembro 2009.
  6. de la Rúa (hispane). Todo Argentina. Elŝutita 6-a de novembro 2009.
  7. About Argentina. Elŝutita 1-a de septembro 2009.

[redakti] Vidu ankaŭ

Vikipedio  Argentina ekstera politiko
Vikipedio  Argentina Esperanto-Ligo
Vikipedio  Latin-Ameriko
Vikipedio  Listo de urboj de Argentino
Vikipedio  Provincoj de Argentino

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Prezidanto hispane, angle
Ekstera ligilo  Esperanto Argentina hispane
Ekstera ligilo  Argentina Esperanto Ligo esperante
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj