Héctor José Cámpora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La deputito Cámpora ĉe Perón kaj Hortensio Quijano en 1946.

Héctor José Cámpora (Mercedes, Bonaero, Argentino, 26-a de marto de 1909 - Cuernavaca, Meksiko, 19-a de decembro de 1980), kromnome El Tío (onĉjo), estis politikisto kaj dentokuracisto argentina. Li estis prezidento de Argentino dum 49 tagoj en 1973.

Li studis dentokuracadon en la Nacia Universitato de Kordobo kie iĝis studenta aktivulo. Poste li kreis familion kaj dediĉis sin al sia metio.

En politiko[redakti | redakti fonton]

En 1944 li iĝis municipa konsilantaro por la registaro kreita de la militista puĉo de la 4a de junio de 1943 kaj konatiĝis kun Juan Domingo Perón. Poste kun aliaj najbaraj politikaj sektoroj, kontribuis al la elekta venko de Perón en 1946. Li estis elektita deputito en la ĝenerala balotado de 1946 kaj iĝis prezidanto de la parlamento el 1948 al 1952.

Kiam okazis la 16-a de septembro de 1955 la puĉo de la memproklamita Liberiga Revolucio Cámpora kaŝiĝis, sed post kelkaj tagoj prezentiĝis ĉe policejo kaj estis arestita.[1] Li estis procezita pro koruptado kaj pro esti doninta al Perón eksterordinarajn regeblojn nepermesitaj de la Konstitucio. Li estis enprizonigita ĉe Río Gallegos kun aliaj politikaj prizonuloj, de kie fuĝiĝis en 1956, kaj pasis al Ĉilio kie ricevis politikan azilon.[2] Poste revenis al Argentino, kaj dediĉis sin al diversaj okupoj. Dum sia enprizoneco li promesis ne dediĉi sin plu al politiko.[3]

Dua politika etapo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Cámpora sur afiŝo uzita de la FREJULI por la elektado de marto de 1973.

En 1971 Perón nomumis lin helpanto kaj li dediĉis sin al preparado de la reveno de la peronismo al la regado en 1973 post la malvenko de la Argentina Revolucio danke al la libereco kiun proponis la tiama prezidento generalo Alejandro Agustín Lanusse, kiu intencis civil-militistan aliancon de la popolo kaj la peronistaj homamasoj kun la Armitaj Fortoj, en registaro kondukita de militistoj, kio ne prosperis.

Cámpora sukcesis faciligi la kondiĉojn por la venka reveno de la peronismo, kaj de Perón al la laŭleĝeco kaj al la politika scenejo. Reorganizis la movadon, kreante la junularan branĉon (kiu reprezentis la kreskan pezon de la peronista maldekstro, partikulare pri la organizo politik-militista Montoneros) kaj atingante amasan aliĝon ĉe ĉiuj sektoroj. La civila alianco kun aliaj sektoroj nomiĝis "Frecilina" (Frente Cívico de Liberación Nacional) kaj poste Frente Justicialista de Liberación Nacional (FreJuLi). Cámpora akceptis interkonsentojn kun la entreprenista sektoro, tra la Confederación General Económica. Krome li atingis la unuan revenon de Perón en 17 jaroj sukcese.

Post la malproksimiĝo de Paladino, al kiu li origine proponis la prezidentecon, Perón ekde sia ekzilo en Hispanio decidis, ke Cámpora iĝu kandidato por Prezidento de Argentino el peronismo,[4] ĉar li ne rajtis kandidatiĝi. La intenco estis nuligi tiun malpermeson. Héctor Cámpora kandidatiĝis en la elektado de marto de 1973 kiel kandidato al prezidento de Argentina el FreJuLi. Li prezentis kiel elektebla vicprezidenton Vicente Solano Lima, de la Partido Conservador Popular, disiĝo de la antikva konservativismo de la Provinco de Bonaero.

Li venkis en la elektado per pli ol 49.5% el voĉdonoj. La radikalestro, Ricardo Balbín, iĝis la dua per 21,3%, kaj ĉar la FreJuLi atingis malpli ol la 50% el voĉdonoj, devis laŭleĝi realigi duan konkurencon sed Balbín agnoskis la venkon de Cámpora kaj rezignis al tiu.

Prezidenteco[redakti | redakti fonton]

Cámpora iĝas Prezidento de Argentino.

Cámpora iĝis Prezidento de Argentino la 25-a de majo de 1973, káj tiele finis la diktatora periodo de la memproklamita Revolución Argentina. Ĉeestis al ago de Prezidentiĝo, inter aliaj, la tiama prezidento socialista de Ĉilio, Salvador Allende, kaj tiu de Kubo, Osvaldo Dorticós. En la tradicia Placo Majo, koncentriĝis por lia ricevo pli ol unu miliono de personoj. [5]

Samtage okazis surstrataj konfliktoj. Vespere ĉirkaŭ 30 000 personoj koncentriĝis ĉe karcero postulante plenumon de promeso pri liberigo de la politikaj prizonuloj. Estis tie ankaŭ kelkaj deputitoj kiuj parolis al la homamasoj same kiel ekde la prizono politikaj prizonuloj, kiuj kontrolis ĝin. La registaro publikis rapide forpardonon kaj tiunokte liberiĝis la politikaj enkarcerigitoj, krom eĉ kelkaj mepolitikaj kiuj profitis la malordon.[6]

La 28-a de majo Argentino remalfermis diplomatan rilaton kun Kubo, interrompitaj de la militista registaro, kaj ekhavigis nutraĵojn kaj industriajn varojn al tiu lando por rompi la blokadon fare de Usono.

Lia Ministro de Ekonomio José Ber Gelbard, klopodis nacian interkonsenton inter la sindikato Confederación General del Trabajo, la entreprenistaro kaj la ŝtato, kio inkludis plialtigon de salajroj kaj frostigo de prezoj. Oni revenis al politiko ekonomia de la antaŭaj registaroj de Perón, kun politiko naciista, ŝtatiga kaj distribuista.

La 20-a de junio de 1973, je la reveno de Perón al la lando, okazis la nomita Masakro de Ezeiza, kie ambusko de la peronista dekstrularo el la honora loĝio, atakis la homamason kiu estis veninta renkontiĝi kun sia estro kaj lasis 13 mortojn kaj 365 vunditojn.[7]

Rezigno kaj posta agado[redakti | redakti fonton]

Kiam Perón esprimis sian deziron reveni al la prezidenteco, Cámpora kaj Solano Lima rezignis la 13-a de julio de 1973, kaj okupis lian postenon la prezidento de la parlamento, Raúl Lastiri. Tiu kunvokis novajn elektojn, kie elektiĝis kiel prezidento kaj vicprezidento —kun pli ol 60% el voĉdonoj— la generalo Perón kaj lia edzino, María Estela Martínez de Perón. Cámpora iĝis dum iom da tempo ambasadoro en Meksiko kaj poste revenis al Argentino.

Lia proksimiĝo al la peronista maldekstrularo kontraŭstarigis lin kun la dekstrularo, estrita de la propra Perón. Post evento de la 1-a de Majo de 1974 kiam okazis definitiva rompo inter Perón kaj la gerila organizo Montoneros kies membroj kaj simpatiantoj retiriĝis el la Placo Mayo, Cámpora estis elpelita de la partio pro siaj revoluciaj ideoj kaj pro la liberigo de politikaj prizonuloj okazinta dum lia regotempo.

Kiam okazis la puĉo de la 24a de marto de 1976 devis rifuĝiĝi en la ambasadejo de Meksiko en Bonaero. Tie li restis dum pli ol tri jaroj ĝis ege malsana je kancero, la militista registaro permesis lin forveturi al Meksiko, kie li estis ricevita de la prezidento José López Portillo kaj fine mortiĝis tuj poste en Cuernavaca.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bonasso, p. 92
  2. Bonasso, pp. 95/105
  3. Bonasso, pp. 95
  4. Bonasso, p. 338
  5. (filmeto pri la etoso en la Placo Majo videblas en http://www.youtube.com/watch?v=ĉE-VUqqA9M).
  6. Bonasso, Miguel: El presidente que no fue. Los archivos ocultos del peronismo pp. 478 kaj 479/480, Buenos Aires 1997 Editorial Planeta ISBN 950-742-796-1
  7. "Ezeiza", Horacio Verbitsky. Editorial contrapunto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bonasso, Miguel. El presidente que no fue. Editorial Planeta, 2003
  • Márquez, Nicolás. El Vietnam Argentino. La guerrilla marxista en Tucumán. 2008
  • Verbitsky, Horacio. Ezeiza. Buenos Aires: La Página, 2006