Flago de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nacia Flago de Argentino

La nacia flago de Argentino estas tri-stria, kunmetita de tri samlarĝaj horizontalaj strioj helblua, blanka kaj helblua. Ekzistas multaj interpretoj pri la koloroj. La flago estis kreita de Manuel Belgrano, en linio kun la lastatempa kreado de la Kokardo de Argentino, kaj estis unuafoje hisita en la urbo Rosario la 27-an de februaro 1812, dum la Argentina Milito por Sendependiĝo. La Memorejo de la Nacia Flago poste estis konstruita. La Unua Asembleo ne aprobis la uzon de la flago, sedposte permesis ĝin kiel militoflago. Estis la Kongreso de Tukumano kiu fine nomis ĝin kiel la nacia flago, en 1816. En 1818, flava suno de majo estis aldonita en la centro.