Flago de Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de la Kuba flago

La flago de Kubo estas la nacia flago de la insulo-ŝtato Kubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post batalado je la servo de la Hispana Krono kontraŭ la liberigaj armeoj de Sud-Ameriko, Narciso López translokiĝis ekde lia naskiĝurbo Karakaso (Venezuelo) al Kubo. Tie lia pensmaniero ŝanĝiĝis, kio ribeligis lin kontraŭ la Krono kiun li defendis jarojn antaŭe. Lia subteno al la revolucia afero ekziligis lin, kio implikigis lin en diversaj aktivecoj pro la sendependiĝo de Kubo.

En la jaro 1849, Narciso López troviĝis ekzilita en la usona urbo Novjorko kie gvidis strategiojn por eventuala ribeliĝo. Iun matenon, rakontas la legendo, ke Narciso ellitiĝis kaj rigardis ĉielen tra lia fenestro, li vidis la kolorojn de la mateno. "Malproksime rimarkis triangulon de ruĝaj nuboj kiuj anoncis la tagiĝon kaj en la triangulo brilis la Venus-lucero, la matenstelo, dume du blankaj nuboj disigis la triangulon kio kreis tri bluajn striojn" . Entuziasmigita pro tio kio ĵus vidis, López kontaktis sian amikon, Miguel Teurbe Tolón, por rakonti la okazintaĵon kiu disvolviĝis en la ĉielo. Miguel Teurbe Tolón estis kiu dizajnis la flagon al Narciso López laŭ la rakonto de lia vizio, kaj Emilia Teurbe Tolón, edzino de Miguel, estis kiu unuafoje mane kudris la flagon.

La flago de la solula stelo estis interpretata sekvamaniere: La tri bluaj strioj reprezentas la tri militistajn departementojn en kiuj la insulo estis politike dividita de la Hispana Krono dum tiu epoko (Okcidento, Centro kaj Oriento). La du blankaj strioj reprezentas la purecon de ĉiuj kubaj patriotoj. La ruĝa egallatera triangulo kiu troviĝas maldekstre, reprezentas la sangon elverŝitan de la patriotoj dum la sendependiĝaj militoj. La patriotoj (López kaj Teurbe Tolón) “estis framasonoj kaj ne malfruiĝis en la akceptado de la triangulo kiu estas simbolo de la Providenco” (Núñez 20). Por la framasonoj, la ruĝa triangulo ankaŭ “estas simbolo de la grandeco de la povo kiun havas la Granda Arkitekto de la Universo kaj je ĝiaj flankoj aludas la framasonan devizon libereco, egaleco, frateco kaj la tripartia divido de la demokratia povo.

Kubaj flagoj flosante antaŭ la kontraŭimperiisma placo en Havano

Narciso López uzis tiun flagon por plenumigi la ribeladon en la jaro 1850, kiu estis fiasko, kaj li estis ekzekutita de la hispanaj aŭtoritatuloj post lia kapto. Estis la marborda vilaĝo Cárdenas, Matanzas la unua kiu vidis la splendecon de la "flago de la solula stelo", hisita la 19an de majo 1851 dum la konkerado de la urbo de la kubaj ribelantoj.

Flago de La Demajagua, uzata en la kuba parlamento

Unu jaro pli malfrue post la komenco de la Dekjara Milito kunvenis la unua Konstituiga Asembleo de la Militista Respubliko de Kubo en Guáimaro, Camagüey. La diskuto enfokusiĝis inter du flagoj kiuj havis grandan simbolismon, la flago de La Demajagua kreata de Carlos Manuel de Céspedes post la komenco de la sendependiĝa milito, kaj la flago de la Solula Stelo kreata de Narciso López kelkajn jarojn antaŭe, tiu ĉi lasta estis la elektata, ĉar li estis la unua persono kiu faris la unuan paŝon por la libereco de Kubo. La flago de La Demajagua ne estis forlasita dum la Asembleo de Guáimaro, sed tute male, ĝi estis metita en la sesioj de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj konservita kiel parto de la nacia trezoro.

En la mateno de la 20-a de majo 1902, tago de la inaŭguro de la Respubliko, Máximo Gómez havis la honoron hisi la flagon sur la flagstangon de Castillo de Los Tres Reyes del Morro, en Havano, metante per tiu ĉi faro finon de la kuba revolucio, de la sendependiĝaj militoj kaj samtempe justigante la oferon kiujn multaj faris por realigi tiun revon. Kaj la flago kaj la nacia ŝildo de Kubo, estis dizajnitaj de Miguel Teurbe Tolón. La specifoj pri la dizajno kaj ĝiaj signifoj estis klarigataj de la unua prezidento de Kubo, Tomás Estrada Palma, pere de Dekreto, la 21-a de aprilo 1906 kaj de tiu tempo ĝi viglas senmodife.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 8.