Flago de Bonaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2:3

La flago de Bonaire havas grandan bluan triangulon en malsupra dekstra flanka angulo kaj pli malgrandan flavan triangulon en supra maldekstra flanka angulo. La trianguloj estas apartigitaj per blanka strio, kies interno estas nigra kompaso kaj ruĝa ses-pinta stelo. La bluaj kaj flavaj trianguloj reprezentas la maron kaj sunon respektive dum la disiga blanka strio reprezentas la ĉielon. La koloroj ruĝa, blanka, kaj blua ankaŭ montras Bonaira lojalecon al la Nederlanda Reĝlando. La nigra kompaso reprezentas la loĝantaron de Bonaire kiu venas de la kvar anguloj de la mondo. La ruĝa ses-pinta stelo reprezentas la originalajn ses insulojn de la Nederlandaj Antiloj: Sint Maarten, Sint-Eustatius, Saba, Arubo, Curaçao, kaj Bonaire.