Flago de Paragvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Paragvajo estis adoptita en 1842. Ĝi, la nacia flago de Moldavio, kaj la nacia flago de Sauda Arabio estas la nuraj naciaj flagoj kun malsamaj emblemoj sur iliaj inversaj kaj dorsaj flankoj.

Ĉiu flanko de la flago konsistas el tri egalaj, horizontalaj strioj: ruĝa, blanka, kaj blua, kun emblemo centrita en la blanka strio. La emblemo sur la inversa flanko estas la nacia blazono de Paragvajo: flava kvin-pinta stelo ĉirkaŭita de verda girlando limigita per la vortoj "Respubliko Paragvajo", ĉio ene de du samcentraj cirkloj. La emblemo sur la dorsoflanko estas flava leono sub ruĝa ĉapo kaj la vortoj Paz y Justicia ("Paco kaj Justeco"). Ĝiaj koloroj similas la moderna flago de Nederlando. La dizajno de la flago estis simpligita en 1991.