Flago de Bahamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝtata flago de Bahamoj havas nigran triangulon direktitan dekstren, kaj tri striojn de marbluo, oro, kaj marbluo. La flago estis adoptita la 10-an de julio 1973, la tago de sendependiĝo de la lando.

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La koloroj havas kulturan, politikan, kaj regionan signifojn. La oro referencas la brilantan sunon[1] – kaj aliajn terajn naturajn provizaĵojn – dum marbluo reprezentas la akvon ĉirkaŭ la lando. La nigro estas simbolo de "forto"[1][2] de la bahama popolo, kaj la formo egallatera triangulo donas senson de ilia rezoluta eco por kultivi la abundajn naturajn provizaĵojn sur la tero kaj en la maro.[3]

La oficialaj koloroj estas:

Koloro Pantone RGB Deksesume CMYK
Blua 3145 0, 119, 139 #00778B 30, 0, 24, 100
Flava 123 255, 199, 44 #FFC72C 0, 16, 89, 0
Nigra Neniu 0, 0, 0 #000000 0, 0, 0, 100

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Flag Duration Use Description
1869–1904 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita blua flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kiu estis brita ŝipo ĉasanta du piratajn ŝipojn kun la devizo "Expulsis piratis restituta commercia" (Piratoj forigitaj, komerco restarigita).
1904–1923 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj La krono kaj emblemo ŝanĝiĝis al doma krono de la Tudoroj.
1923–1953 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj La krono ŝanĝiĝis al Edvard-stila reĝkrono.
1953–1964 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita blua flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino por la nova reĝino.
1953–1964 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita ruĝa flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino por la nova reĝino.
1964–1973 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita blua flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino.
1964–1973 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita ruĝa flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino.

Maraj flagoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 “Flag of the Bahamas”, Encyclopædia Britannica. necesas abono
  2. https://www.tripsavvy.com/are-bermuda-and-the-bahamas-in-the-caribbean-1487679Ŝablono:Unreliable source?
  3. Bahamas, The. The World Factbook. CIA. Alirita 2014-07-02.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flag of the Bahamas en la angla Vikipedio.