Selknama lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Selknama lingvoona (literumita ankaŭ: shelk'nam, selknam, shilk'nam) estas aŭ estis lingvo de la sudo de la Ĉona lingvaro kiu estis parolata de la selknamojonas en la Granda Insulo de Fajrolando.

La selknama lingvo estas plej verŝajne formortinta pro la genocido fifarita kontraŭ la selknamoj fare de eŭropanoj patronitaj de brutobredaj entreprenistoj fine de la 19-a jarcento, pro malsanoj kaj pro radikala rompo de la tradicia socio de la "onas". Oni indikis, ke la lastaj propraj parolantoj de tiu lingvo mortis en la 1980-aj jaroj. Tamen, Rojas Berscia (2014) asertis, ke du personoj (Joubert Yantén, juna ĉiliano,[1]​ kaj Herminia Vera, maljuna selknamino de Argentino mortinta en 2014​)[2], kapablis komunikiĝi per la selknama,[2]​ kvankam ili estis nur duonparolantoj aŭ parolantoj kun nur paziva limigita kono de la lingvo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El joven que está reviviendo un idioma agonizante
  2. 2,0 2,1 ​ Rojas-Berscia, Luis Miguel (2014). A Heritage Reference Grammar of Selk'nam. Tesis de maestría. Nijmegen: Radboud Universiteit Nijmegen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adelaar, Willem (2004). The Languages of the Andes. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-36275-7.
  • Hammarström, Harald; Forkel, Robert; Haspelmath, Martin; Bank, Sebastian, eld. (2016). "Ona". Glottolog 2.7. Jena: Max Planck Institute for the Science of Human History.