Ekstera komerco de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentina eksportado, 2007. La komplekso nafto-kemio-petrokemio-plastoj kunigas 21,9 % de la totala ekŝportado,[1] dum la ekonomia ĉeno de sojoproduktado kunigas 16 %, inter diversaj produktoj (semoj kaj fruktoj, oleo, faruno ktp.).[2]
Evoluo de la valoro eksportita en 1991-2007.

Argentino estas unu el ĉefaj eksportantoj de viando en la mondo, kaj ties produktado estis ofte agnoskita kiel tiu plej bonkvalita. Ekstera, internacia aŭ tutmonda komerco estas la interŝanĝo de varoj, produktoj kaj servoj inter du aŭ pliaj landoj aŭ ekonomiaj regionoj. Kompreneble en Argentino, kiel en aliaj landoj, ĝi estas unu el plej gravaj faktoroj de la ekonomia disvolviĝo. Historie la eniro de importitaj maŝinaroj kaj materialoj helpis al la modernigo de la industria bazo de la lando, sed tio negative influis sur la ekvilibro en ŝanĝoj.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la registro de 2008, la eksportado pasis de 70 589 al 56 060 milionoj de dolaroj en 2009. Dum la importado descendis el 57 413 al 35 214 milionoj de dolaroj en la sama periodo.[3] Mercosur pluestas la ĉefa komerca partnero, al kiu oni sendis 23 % de la enŝipigaĵoj kaj ekde oni akirik 16 % de la importado.[4]

La lando plutenas eksteran ŝuldon de proksimume 120 000 milionoj de dolaroj (2009), ekvivale al 38,7 % de la MEP. La kvanto de tiu ŝuldo rilatas ĉefe al agado realigita dum la lasta militista diktaturo (1976-1983),[5] periodo kiam la ŝuldo kreskis 364 %, kaj al amasaj eksteraj pruntaĵoj faritaj dum la du sinsekvaj regadoj fare de Carlos Menem, pro la politiko de malmultekosta dolaro fare de la Leĝo pri Konverteblo de la aŭstralo.[6][7] En tiu lasta periodo la kresko de la ŝuldo estis de 123 %. La rilato inter la MEP kaj la ekstera ŝuldo atingis krizan punkton en januaro de 2002 kiam ĝi estis la 190 % de la MEP. Ekde tiam kombino de reduktado de la ŝuldo, moderado en pruntopreno kaj konsiderinda pliigo de la MEP, reduktis la eksteran ŝuldon al malmulte malpli ol 41,5 % de la MEP (2012).[8][9]

Ekonomiaj blokoj[redakti | redakti fonton]

Argentino formas parton de la regiona bloko konata kiel Mercosur, integrita de Argentino, Brazilo, Paragvajo Urugvajo kaj Venezuelo. Tiu bloko konstituas la plej grandan produktanton de nutraĵoj de la mondo, ĝi havas MEP de 3 300 000 milionojn de dolaroj, kio reprezentas la 82,3 % de la totala MEP de la tuta Sudameriko kaj ĝuas el pli ol 270 milionoj da loĝantoj (preskaŭ la 70 % de Sudameriko), kio igas ĝin la plej granda, plej loĝata, ekonomie plej pova kaj plej integrita bloko de Latinameriko.[10][11] Kiel konsekvenco de la grando de la ekonomia bloko Mercosur, la komercaj rilatoj inter Argentino kaj Brazilo pliiĝis ĝis iĝis de unua gravo por ambaŭ landoj. Argentino kaj Brazilo estas la du plej grandaj, influaj kaj ekonomie plej povaj partneroj de la bloko,[12] kaj ekde la kreado de Mercosur okazis nombaj konfliktoj inter ambaŭ sudamerikaj potencoj:[13][14] la komerca bilanco inter ambaŭ landoj ekdeficitiĝis por Argentino ekde junio de 2003, kio iĝis tialo por priokupado por entreprenistoj kaj funkciuloj tiulande.[15] Tiu deficito estis mallonge ŝanĝita en majo de 2009, kaj denove ŝanĝita en 2012 kiam ĝi atingis favora saldo rilate al Brazilo.[16] En 2006, la registaroj de Argentino kaj Brazilo subskribis serion de duflankaj interkonsentoj, inter kiuj troviĝas klaŭzo de konkurenca adaptado kaj la interkonsentoj rilataj al komercaj interŝanĝoj de la sektoro de aŭtomotoroj. La celo de ambaŭ interkonsentoj estas malpliigi la malsimetriojn en la bloko.[17] Tiuj malsimetrioj estis tialo de plendo de la plej malgrandaj landoj kiaj Urugvajo kaj Paragvajo, kiuj suferas malavantaĝon antaŭ la ekonomie plej grandaj partneroj, nome Argentino kaj Brazilo, kaj ili kritikis la faktan aŭtoritaton kiun ili faras lastatempe super la bloko.[18] La oficiala monunuo de Argentino ekde 1992 estas la Peso ($).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.mecon.gov.ar/peconomica/basehome/infoeco.html Arkivigite je 2015-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Información económica, alirita la 22-an de junio 2008, marto 2008, xls, Información económica, Ministerio de Economía y Finanzas Públicas (Argentino).
  2. http://www.senasa.gov.ar/estadistica.php# Arkivigite je 2008-07-12 per la retarkivo Wayback Machine Estadísticasalirita la 22-an de junio 2008, 2008, xls, SENASA.
  3. «Exportaciones 2009» Arkivigite je 2009-11-14 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo Excel en la retejo de la INDEC.
    «Importaciones 2009» Arkivigite je 2009-11-14 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo Excel en la retejo de la INDEC.
  4. «El Mercosur continúa siendo el principal socio comercial Arkivigite je 2009-03-16 per la retarkivo Wayback Machine, hacia donde se envió el 23 % de los embarques y desde donde se adquirieron el 16 % de las importaciones», Clarín, 28a de januaro de 2009. Konsultita la 27-an de aŭgusto 2009.
  5. Sentencia del Juez Jorge Ballesteros en el juicio "Olmos, Alejandro c/ Martinez de Hoz y otros s/ Defraudación", de la 13a de junio de 2000]
  6. Federico Martín Maglio (2002), Evolución de la deuda externa argentina. Período 1966 a 2001, Retejo de la profesoro Federico Martín Maglio.
  7. Kulfas, Matías; Schorr, Martín (2003). La deuda externa argentina. Diagnóstico y lineamientos propositivos para su reestructuración, Buenos Aires: Fundación OSDE-CIEPP
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-25. Alirita 2016-08-17.
  9. Ministerio de Economía. Serie histórica correspondiente al PBI y la deuda externa.
  10. Lantos, Nicolás. «El nacimiento de “la quinta potencia mundial”», Página/12, 1a de aŭgusto de 2012.
  11. Armendariz, Alberto. «Venezuela ingresó en el Mercosur para aportar un pilar energético» Arkivigite je 2017-01-30 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 1 de agosto de 2012.
  12. «Mercosur decide sin Paraguay» Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, RNW.
  13. «Brasil-Argentina complicó Mercosur» Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine, Clarín.
  14. «Integración latinoamericana» Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, dokumentoj IADB.
  15. «Crece el déficit comercial con Brasil» Arkivigite je 2007-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, Clarín, 8a de majo de 2006; "Gestiones para equilibrar la balanza comercial entre la Argentina y Brasil" Arkivigite je 2019-10-16 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 26a de marto de 2008.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2016-08-17.
  17. http://www.mercosurabc.com.ar/nota.asp?IdNota=642&IdSeccion=11 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine El Acuerdo entre Argentina y Brasil, alirita la 22-an de junio 2008, Graciela Baquero, 3-a de februaro 2006, Mercosur ABC.
  18. http://www.eldia.com.ar/edis/20120629/franco-minimiza-suspension-se-termino-tutelaje-argentina-brasil-20120629202310.htm