Terlango Dungeness

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terlango Dungeness aŭ en hispana Punta Dungeness estas terlango kiu eniras en la akvoj de la norda flanko de la Magelana Markolo, en la zono konata kiel orienta elfluo. Tiu terlango dividas la teritorion de la regiono Magallanes y de la Antártica Chilena en Ĉilio (okcidente), disde Santa Cruz en Argentina (oriente).

Ĝi ricevis sian nomon la 17a de decembro de 1766 kiam la navigisto Samuel Wallis nomumis ĝin memore de la Kabo Dungeness en la marbordo de Britio de la Dover-kaleza Markolo.

Ĝi situantas je 9 km sudokcidente de la Kabo Vírgenes kaj konsistas el tre malata terlango kiu estas forte balaita de ventoj, tajdoj kaj ondoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]