Terlango
El Vikipedio
Terlango de Dolgaja Koca en Azova Maro
En geografio, terlango estas bendo da tero tra maro, konsistigata de materialoj alportitaj de la marfluo, de la fluoj de tajdo aŭ de marondoj.
Terlango povas aŭ formiĝi antaŭ la marbordo, disigante pecon da akvo, tiel nomata laguno, aŭ antaŭeniri en maron kaj formi « sagon », aŭ ligi insulon al tero (aŭ alia insulo), oni nomas tian terlango "tombolo".
Se la telango estas kontinua, la laguno iĝas lago entenante nesalan akvon. Se la terlango estas distranĉita de pluraj markoloj, ĝi formas sekvon da sablejoj nomataj "baraj insuloj".
-
Kurona duoninsulo, limo de Kurona Laguno
-
Terlango de Hel