Suda Insulo (Nov-Zelando)
| Suda Insulo (Nov-Zelando) | ||
|---|---|---|
| Lake Tekapo | ||
| Situo | Sudpacifiko | |
| Geografia situo | 43° 59′ S, 170° 27′ O-43.9825170.448888888893754Koordinatoj: 43° 59′ S, 170° 27′ O | |
|
|
||
| Areo | 150.437 km2 [1] | |
| Plej alta loko | Mount Cook 3 754 m |
|
| Loĝantaro | 1 038 300 | |
| Ĉefa loko | Christchurch | |
| Rigardo sur la Kaikora Ranges de plataĵo ĉe Kaikoura | ||
La Suda Insulo estas la pli granda el la du grandaj insuloj, kiuj konsistigas Nov-Zelandon (la alia estas la Norda Insulo). Ĝia nomo en la maoria lingvo estas Te Wai Pounamu; ĝi signifas "la akvo de la verda ŝtono", la verda ŝtono estas jado. Eble la nomo evoluis el Te Wāhi Pounamu (= la palaco el verda ŝtono).
En la 19-a jarcento iuj mapoj nomis la insulon angle Middle Island (meza insulo) aŭ New Ulster; la nomon "Suda Insulo" (aŭ New Leinster) portis la nuna insulo Stewart Island.
La Suda Insulo havas areon de 151.215 (laŭ aliaj 151.757) km² kaj tiel estas la dek-dua plej granda insulo de la mondo. Laŭ ĝia okcidenta bordo etendiĝas la montoĉeno de la Sudaj Alpoj, kie situas monto Cook, alta 3.754 metrojn super marnivelo. De la Norda Insulo disigas ĝis la Markolo de Cook, la plej mallonga distanco inter la insuloj estas 35 km.
Laŭ la mitologio de la maorioj la Suda Insulo ekzistis antaŭ kiam la Norda Insulo leviĝis el la ondoj de la maro. Vivas tie ĉirkaŭ kvarono de la nov-zelanda loĝantaro. Historie, sed ankaŭ aktuale aktivas movado por la sendependeco de la Suda Insulo, kiu postulas specon de financa kaj administra mem-regado de la insulo.
Enhavo |
Regionoj de la Suda Insulo [redakti]
Urboj de la Suda Insulo [redakti]
La plej grandaj novzelandaj urboj sur la Suda Insulo estas:
Notoj [redakti]
- ↑ Geography - Physical Features (en) (2000).
