Arturo Umberto Illia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Illia dumdiskurse.
Arturo Umberto Illia ricevas la prezidentecon de Argentino la 12a de oktobro de 1963. Liaflanke akompanas la estroj de la Argentina Mararmeo, Eladio Modesto Vázquez kaj de la Argentina Armeo, Juan Carlos Onganía, kiu elpostenigos lin.
Arturo Illia kun prezidenta bendo.
Asunción del Presidente Arturo Illia de Rafael A. Del Zoppo, 1963, inko kaj krajono
Arturo Illia ricevas la Prezidenton de Francio, Charles de Gaulle. (Foto publikita en Clarín la 4-a de oktobro de 1964).
Arturo U. Illia.
Arturo Illia ricevas la Prezidenton de Ĉilio, Eduardo Frei Montalva.
Manifestacio kontraŭ Illia. La argentinaj amaskomunikiloj ludis gravan rolon por la malstabiligo de lia regotempo (foto de la gazeto Panorama).
Arturo Illia abandonante la registarejon post sia elpostenigo. (Foto de la Revuo Gente).
Homamaso akompanas Illia en lia elpostenigo.

Arturo Umberto Illia (Pergamino, Provinco Bonaero, 4-a de aŭgusto de 1900 - Kordobo, Provinco Kordobo, 18-a de januaro de 1983) estis kuracisto kaj politikisto argentina membro de la Unión Cívica Radical. Li iĝis deputito, vicguberniestro de Kordobo kaj Prezidento de Argentino el la 12-a de oktobro de 1963 al la 28-a de junio de 1966.

Dum lia regado oni nuligis la prinaftajn kontraktojn subskribitajn de Frondizi kun eksterlandaj entreprenoj, oni helpis la ekspluatadon el nafto kaj la strategiajn resursojn fare de la ŝtato, oni helpis la enlandan industrion, oni dediĉis la 23% el la ŝtata buĝeto al la edukado (la plej alta en la historio de la lando)[1] [2] [3], la MEP kaj la Industria Ekstera Produkto kreskis (tiu lasta je vertiĝa 19% en 1964), malaltiĝis la sendungeco, malaltiĝis la ekstera ŝuldo, progresis plano de legosciado kaj oni aprobis leĝojn pri minimuma salajro kaj pri medicinoj[4].

Unu el ĉefaj karakteroj kiujn indikas la partianoj de Illia estas lia honesteco, ekzemple Illia vivis preskaŭ sian tutan vivon en mezklasa domo de Cruz del Eje, kie li dediĉis sin al la medicino, kaj neniam uzis sian influon siafavore, kaj tiele eĉ devis vendi sian aŭton dum regado kaj ne uzis publikajn monojn por financi sian kuracadon. Post sia regado, li pluaktivis politike, malakceptis la emeritigon kaj vivtenis sin laborante en panfarejo de amiko. [5]

Tamen, lia aŭstera kaj trankvila personeco malhelpis lin dum lia regado, ĉar estis uzita de la opoziciantaj sektoroj kiuj akuzis lin per falsa bildo de "malrapida" prezidento. Por enketo kiu serĉis rangordon pri honesteco, Illia estis la unua argentina politikisto kaj la tria en listo de pli ol 100 personoj. [6]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el italaj gepatroj. En 1918 ekstudis Medicinon en la Universitato de Bonaero. Samjare eksplodis en Kordobo la studenta movado konata kiel Universitata Reformo, kiu bazigis la principojn de la senpaga universitato, libera kaj kunregata kaj modifis profunde la koncepton kaj administradon de la alta edukado kaj en Argentino kaj en granda parto de Latinameriko.

En 1928 li parolis kun la tiama Prezidento de Argentino, nome Dro. Hipólito Yrigoyen, al kiu li proponis siajn servojn kiel kuracisto. Yrigoyen proponis al li labori kiel fervoja kuracisto en diversaj lokoj kaj Arturo Illia decidis baziĝi en Cruz del Eje, Kordobo. Tie li estis kuracisto el 1929 al 1963, interrompe la tri jarojn (1940-1943) kiam li estis vicguberniestro de Kordobo. Li estis nomita la Apostolo de la Malriĉuloj, pro sia dediĉo al malriĉaj malsanuloj, kiujn li vizitis veturinte surĉevale aŭ perpiede, por alporti kuracilojn kiujn li mem aĉetis.

De 1963 al 1966 li iĝis la Prezidento de Argentino, kaj post la militista puĉo de la 28a de junio de 1966, konata kiel Revolución Argentina, li translokiĝis al Martínez, Provinco Bonaero, kie li loĝis alterne kun veturoj al Kordobo. Li pluigis intensivan politikan agadon ene de la Unión Cívica Radical, ĝis sis morto, la 18an de januaro de 1983.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Arturo U. Illia aliĝis al la radikala partio Unión Cívica Radical tre juna en 1918, tre influita de la aktiva radikala agado de siaj patro kaj frato Italo. Samjare li ekis en universitato meze de la studenta movado de la Universitata Reformo.

En 1935 estis elektita Provinca Senatano por la Departemento Cruz del Eje en la elektado okazinta la 17an de novembro. En la Provinca Senato li partoprenis aktive en la aprobo de la Leĝo de Agrara Reformo, kiu estis aprobita en Kordobo sed malaprobita en la ŝtata parlamento. Li dediĉis sin al Buĝeta Komisiono kaj helpis al la konstruigo de la akvobaraĵoj Nuevo San Roque, La Viña, Cruz del Eje kaj Los Alazanes.

En la balotado de 10a de marto de 1940 estis elektita Vicguberniestro de Kordobo, kun la Guberniestro Santiago del Castillo, kio li iĝis la 17an de majo de 1940, ĝis la interveno de la Provincio la 19an de junio de 1943.

La 20an de aprilo de 1948 li iĝis ŝtata deputito, kio li estis ĝis la 30a de aprilo de 1952. Li formis parton de komisionoj pri Publikaj Verkoj kaj Higieno kaj Medicina Helpo.

Prezidenteco[redakti | redakti fonton]

Post la puĉo de 16a de septembro de 1955 kiu elpostenigis la Prezidenton Juan Domingo Perón rekomencis longa periodo de nestabileco ĉefe politika en Argentino. La militistoj malpermesis la peronismon kaj ties simpatiantoj turnis sin al malplena voĉdonado por esprimi malakcepton de la elektado kunvokita sen sia partopreno.

Aliflanke la Unión Cívica Radical duoniĝis, laŭ la sinteno de ĉiu sektoro ĉe la peronismo, unu netoleremaj radikaluloj kiuj malakceptis axu popolaj radikaluloj kiuj akceptis ties malpermeson. En 1961, la Prezidento Arturo Frondizi (netolerema) legalizis la peronismon, kiu sekve venkis amplekse en la elekto al guberniestro de la 18a de marto de 1962. Post dekunu tagoj la Prezidento Frondizi estis elpostenigita kaj arestita de la puĉistoj de la 29a de marto de 1962, kio rezultis en enpovigo de José María Guido, kiu nuligis la elektadon, remalpermesis la peronismon, malmuntis la parlamenton kaj kunvokis novan elektadon limigitaj kaj kontrolitaj de la militistoj. Illia estis elektita guberniestro de Kordobo en tiu balotado, sed ne enpoviĝis pro la puĉo.

Tiam, kun la peronismo mapermesita kaj la eksprezidento Frondizi arestita kontraŭleĝe, okzais la balotado de la 7a de julio de 1963 en kiuj estis elektita Arturo Umberto Illia kun tre malalta elekta apogo nome de la 25,14% de voĉdonoj dum nur la malplenaj voĉdonoj estis 21,20%. Ĉiukaze li formis registaron.

Lia politiko[redakti | redakti fonton]

Arturo Illia enpoviĝis la 12an de oktobro de 1963. Lia unua decido estis levi la malpermeson de la peronismo kaj kontraŭ la komunisma partio. Pri la prinafta politiko, li permesis pluadon de la elfosadon al privataj entreprenoj, sed rezervis la komercadon de la produkto al la ŝtata entrepreno YPF. En novembro de 1963 li nuligis kontraktojn pri koncesioj al privataj entreprenoj, kio vekis internaciajn kritikojn, kio sumiĝis al la opoziciantoj. La 15an de junio de 1964 oni publikigis en la ŝtata gazeto Boletín Oficial la Leĝon 16.459, pri minimuma salajro kaj en la sama direkto aperis decidoj por protektado de laboristoj kontraŭ ekspluatado kaj de emerituloj kaj la familia kapablo por baza aĉetado. La 28an de aŭgusto de 1964 aprobiĝis la leĝo pri kuraciloj, kiu intencis malaltigi ties prezojn, sed denove sumis interesitojn al la aro da opoziciantoj. Lia registaro same publikigis decidojn favore al disvolvigo de la brutobredado, la eduksistemo kaj la ekonomio ĝenerale, ekzemple per limigo de la publika elspezo, malaltigo de la publika ŝuldo kaj industriigo.

Elpostenigo[redakti | redakti fonton]

Krom la diversaj opoziciantoj, la kerno de la kritikantoj estis la peronismo, kiu akuzis lin esti enpovigita per nelibera balotado kun malpermeso de la peronismo. Krome la laborpolitiko estis decidita sen konsultado al la sindikatoj. Tiele la montroj de opozicio kreskiĝis. En 1965 la registaro kunvokis baeotadon sen ia malpermeso kontraŭ la peronismo, kiu prezentis proprajn listojn de kandidatoj kaj venkis amplekse per 3.278.434 voĉdonoj kontraŭ 2.734.970 de la Unión Cívica Radical del Pueblo. La venko de la peronismo agitis la internan situacion la Armitaj Fortoj. La asocioj de agrikulturistoj kaj privata industrio kritikis la protektadon de la ŝtato al la pubikaj entreprenoj kaj ties kontrolon de varprezoj. La sindikatoj kaj la amakomunikiloj aliĝis al la opoziciantaj kritikoj kiuj akuzis al la registaro de malrapideco kaj manko de energio.

Internacie formiĝis fortoj kiuj same deziris la elpostenigon de la registaro, nome la Doktrino de nacia sekureco disvastigita de la registaro de Usono pere de la Lernejo de la Amerikoj jam klopodis la anstataŭon de registaroj nefavoraj al siaj interesoj per militistaj puĉoj, unu el kiuj jam estis ŝanĝinta la registaron en Brazilo. Tiu puĉo estis apogita ankaŭ de ampleksaj sektoroj de la civila socio.

La puĉo[redakti | redakti fonton]

La 28an de junio de 1966 okazis la puĉo antaŭ la indiferento de la civitanaro. La generalo Julio Rodolfo Alsogaray, la stabanestro Rodolfo Pío Otero, la kolonelo Luis Perlinger kaj grupo de oficiroj prezentiĝis en la prezidenta oficejo por peti al Illia lian retiron el la prezidentejo, kun promeso de fizika netuŝebleco. Tiu absolute malakceptis kaj la militistoj abandonis la oficejon. Sed kelkaj revenis kun armiloj, dum trupoj ĉirkaŭis la Rozkoloran Domon. Perlinger repetis al la prezidento lian retiron, sen garantio kaze de malakcepto por la sekureco de la akompanantaj personoj (mortominaco). Tiam Illia decidis abandoni la lokon. Ĉirkaŭita de siaj kunlaborantoj eliris kiel privatulo surstrate kaj ĉar li ne havis propran aŭton foriris per taksio. Venonttage Onganía enpoviĝis per la puĉo memnomita «Revolución Argentina».

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ucrcapital.org.ar/biblioteca_h4.php?p=1
  2. http://www.clarin.com/politica/Illia-ejemplo-modestia-principios_0_849515106.html
  3. http://www.lanacion.com.ar/534787-arturo-illia-40-anos-br-mitos-falacias-y-verdades
  4. http://ricardo.cofa.org.ar/wp-content/uploads/2012/07/Ley-16463-medicamentos.pdf
  5. http://www.continental.com.ar/opinion/bloggers/blogs/alfredo-leuco/illia-en-pijamas/blog/1385338.aspx Illia en pijamas de Alfredo Leuco
  6. http://www.clarin.com/politica/Ranking-honestidad-argentinos-votados-muertos_0_986901558.html

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arturo Illia, su vida, principios y doctrina, de Ricardo Illia, Ediciones Corregidor.
  • La caída de Illia, de Mario Antonio Verone, Editorial Coincidencia.
  • Historia del radicalismo, de Mario Monteverde, GAM Ediciones.
  • La presidencia de Illia, de Pedro Sánchez, CEAL.
  • Historia del Radicalismo
  • Poder militar y sociedad política en Argentina (Tomo II, 1943-1973), de Alan Rouquié, EMECE.
  • ¿Qué es el radicalismo?, de Raúl R. Alfonsín, Editorial Sudamericana.
  • Arturo Illia. Un sueño breve. El rol del peronismo y de los Estados Unidos en el golpe militar de 1966, de César Tcach.
  • Lanata, Jorge (2003). Argentinos 2. Ediciones B. 950-15-2259-8.
  • El viejo maestro. Biografio de Juan Carlos Pugliese, de Eduardo Zanini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]