Aldonvalora imposto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La aldonvalora imposto (AVI) aŭ vendimposto estas imposto, kiun entrepreno devas pagi al la financa instanco surbaze de la vendoj kaj kiu finfine pagigas la finan aĉetanton.

Impostdevaj estas ĉiuj plenumoj, vendoj, kiujn la leĝo listigas kiel AVI-devajn plenumojn, varojn. La ŝtato ofte havas kelkajn ne-AVI-devajn varojn kiel ekz. medikamento, beba vindotuko, sekurecaj servoj ks., sed tio varias laŭ landoj.

Enhavo

[redakti] Simpla ekzemplo de livera ĉeno

Produktanto A liveras al komercisto B varon en valoro 100 € kun 16 € AVI.

  • A pagas 16 € al la financa instanco.
  • B vendas la varon al komercisto C por 150 € kun 24 € AVI kaj rericevas de la financa ofico la antaŭimpostan forprenon 16 €.
  • C vendas la varon al fina aĉetanto E por 200 € kun 32 € AVI. C rericevas 24 €.
  • E ne havas eblon malpliigi la imposton kaj tiel 32 € da imposto fluas de la komercistoj al la financa instanco.

Ĝi estas nerekta imposto, kiu ŝarĝas ĉefe la finan konsumanton. Ĝin prenas la ŝtato por siaj kostoj.

[redakti] Internacia komparo

[redakti] AVI en EU-landoj

Lando impostoskalo
Ĝenerala Favora
Aŭstrio 20& 21% aŭ 10%
Belgio 21% 6%
Bulgario 20%
Ĉeĥio 19% 9%
Danio 25%
Estonio 18% 5%
Finnlando 22% 17% aŭ 8%
Francio 19.6% 5.5% aŭ 2.1%
Germanio 19% 7%
Grekio 19% 8% aŭ 4% (ĝenerale 11%, favora 3% sur insuloj)
Hispanio 16% 7% aŭ 4%
Hungario 25% 15% aŭ 5%
Irlando 21% 13.5% aŭ 4.4%
Italio 20% 10%, 6%, aŭ 4%
Kipro 15% 5%
Latvio 18% 5%
Litovio 18% 9% aŭ 5%
Luksemburgio 15% 12%, 9%, 6%, aŭ 3%
Malto 18% 5%
Nederlando 19% 6%
Pollando 22% 7% aŭ 3%
Portugalio 21% 12% aŭ 5%
Rumanio 19% 9%
Slovakio 19%
Slovenio 20% 8.5%
Svedio 25% 12% aŭ 6%
Unuiĝinta Reĝlando 17.5% 5%

[redakti] AVI en ne-EU-landoj

Lando impostoskalo
Ĝenerala Favora
Argentino 11% 10.5% aŭ 0%
Aŭstralio 10%
Kanado 7% aŭ 15%
Ĉinio 17% 6% aŭ 3%
Kroatio 22%
Islando 24.5% 14%
Barato 12.5% 4%, 1%, aŭ 0%
Israelo 17%
Meksiko 15% 0%
Nov-Zelando 12.5%
Norvegio 25% 11% aŭ 7%
Rusio 18% 10% aŭ 0%
Serbio 18% 8%
Singapuro 5%
Sudafriko 14% 7% aŭ 4%
Sri-Lanko 15%
Svislando 7.6% 3.6% aŭ 2.4%
Ukrainio 20% 0%

[redakti] Historio

Antaŭulo de vendimposto estis la tielnomata varovenda stampo el 1916. La grando de la imposto ŝanĝiĝis dum la historio laŭ sato-malsato de la ŝtato kaj politikaj cirkonstancoj. pli

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.deloitte.com/dtt/article/0,2297,sid%253D2959%2526cid%253D5028,00.html
·  http://www.hilan.co.il/Moked_Yeda_Lesachar/Lawsgroup.asp?no=27
·  http://www.hilan.co.il/Moked_Yeda_Lesachar/Lawsgroup.asp?no=29