Rivero Desaguadero (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Desaguadero
La rivero Desaguadero en la provinco Mendoza
rivero
Bazaj informoj
Situo Argentino
Longeco 1 700 km
Fluo
Enfluejo Rivero Colorado
Geografio
Map
vdr
Fluejo kaj baseno de la rivero Desaguadero flave. En oranĝa la baseno de la rivero Colorado, el kiu la Desaguadero estis alfluanto ĝis komenco de la 20a jarcento.

La rivero Desaguadero estas rivero de la okcidento de Argentino. Ĝi havas longon de ĉirkaŭ 1498 km, kaj konstituas ties meza ero la limon inter la provincoj San Luis kaj Mendoza. Ĝi ricevas variajn nomojn laŭlonge de sia fluo, kaj ties ĉefa ero estas kiu ricevas la nomon «Desaguadero» (elakvigejo). Ĉar ĝi trapasas ege dezertajn regionojn, laŭlonge de la historio okazis diversaj konfliktoj, kiaj konstruoj de digoj, kiuj okazigis malkontenton kaj plian dezertigon de diversaj areoj, krom la konverto de parto de la baseno en seka areo.