San Miguel de Tucumán
San Miguel de Tucumán estas metropolo kaj universitata urbo en Argentino, kie estas provinca ĉefurbo de Tucumán.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Loĝantaro: 527.150 (en 2001)
- Supermara alteco: 431 m
- Areo: 20 km2
- Telefonkodo: 0381
- Poŝtkodo: T4000-4003
- Horzono: UTC - 3
- 26°49′50″S 65°12′13″U / 26.83056°S, 65.20361°UKoordinatoj: 26°49′50″S 65°12′13″U / 26.83056°S, 65.20361°U
Geografio [redakti]
San Miguel de Tucumán situas en norda parto de la lando sur deklivoj. Bonaero troviĝas je 1311 km-oj.
Historio [redakti]
La unua mencio pri San Miguel de Tucumán okazis en 1565. La loko frue vestis religia kaj komerca centroj. En 1812 en batalo la sendependuloj venkis la hispanojn. Post 4 jaroj oni tie proklamis sendependecon de Argentino. Ekde 1870 trajno ligas la urbon kun la ceteraj landpartoj. Universitato funkcias ekde 1914. En 2008 konferenco okazis, kie partoprenis 7 prezidantoj el Sud-Ameriko.
Klimato [redakti]
San Miguel de Tucumán havas subtropikan klimaton. La temperaturo estas somere 40 °C, vintre 10 °C. Jare pluvas preskaŭ po 1000 mm.
Vidindaĵoj [redakti]
- katedralo omaĝe al Sankta Francisko el la 19-a jarcento
- baziliko
- paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Roĥ
- domo de sendependeco
- teatroj San Martín kaj Juan Bautista Alberdi
- muzeoj historia, religia kaj etnografia
- historia parko (iama batalejo)
Trafiko [redakti]
Internacia flughaveno de San Miguel de Tucumán troviĝas je 12 km-ojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Ĝemelurboj [redakti]
Leverkusen, Germanio
Wuppertal, Germanio
Geltendorf, Germanio
Klagenfurt, Aŭstrio
Alba Iulia, Rumanio
Ĉernivci, Ukrainio
Luhansko, Ukrainio
Kikinda, Serbio
Saint-Étienne, Francio
Győr, Hungario
Coventry, Anglio
Granby, Kanado
Windsor (Ontario), Kanado
Toamasina, Madagaskaro
Nazareth Illit, Izraelo
Anaba, Alĝerio
Ŝuĝoŭo, Ĉinio
Des Moines, Usono
Patras, Grekio
Ben Arous, Tunizio
Katowice, Pollando
Oeiras, Portugalio
Borlänge, Svedio
San Juan de Pasto, Kolombio