Rivero Salado (norda Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la Rivero Salado en la Baseno de la Rivero Paranao

La rivero Salado (Sala, aŭ Salado del Norte -norda Sala- aŭ Juramento -ĵuro- aŭ Pasaje -pasejo-) estas grava rivero de la centra norda Argentino, apartenanta al la rivera komplekso de la Plata Baseno. Ĝi havas longon de 2210 km (kun sisj fontoj, 2355 km), kaj akvokolektas el ampleksa baseno de 124 199 km².

La 29-a de aprilo de 2003, Santa Fe, ĉefurbo de la tria provinco argentina laŭ loĝantaro, kaj dua plej riĉa, suferis inundon kiel konsekvenco de la elbordiĝo de la akvo de la rivero Salado. Tio okazis granparte pro la rapido de la alveno de akvo de pluvo pro la forhakado de arbaroj de la ĉaka regiono por ampleksigi la industrian kultivon de sojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]