Adolfo Bioy Casares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adolfo Bioy Casares

Adolfo Bioy Casares (naskiĝis la 15-an de septembro 1914; mortis la 8-an de marto 1999) estis argentina fikcistila skribisto. Lia plej konata verko estas La invención de Morel. En 1932 li ekkonis Jorge Luis Borges, kun kiu li verkis tri librojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bioy Casares naskiĝis en Buenos Aires, Li estis la plej aĝa filo de Adolfo Bioy kaj Marta Casares. Naskita ene de riĉa familio, tio permesis lin dediĉi sin ekzkluzive al literaturo kaj samtempe, malproksimiĝi el la literatura medio de sia epoko. Li verkis sian unuan rakonton, "Iris y Margarita" (Iris kaj Margarita), kiam li estis 11jaraĝa. Li komencis kaj ĉesis studi Juron kaj Beletrojn, post la seniluziigo pri la universitata medio, li retiriĝis al bieno -familia posedaĵo- kie, kiam li ne ricevis vizitantojn, dediĉiss in preskaŭ ekzkluziv al legado dum longe de universala literaturo. Dume, inter siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj, ili jam regis la anglan, la francan (kiun li parolis ekde siaj kvara jaro), la germanan kaj, kompreneble, la hispanan. En 1932, Victoria Ocampo prezentis lin al Jorge Luis Borges kiu poste estos lia amiko kaj kun kiu li verkos kunlabore kelkajn detektivajn romanojn sub la seudonimo de Honorio Bustos Domecq. En 1940, Bioy Casares geedziĝis kun la fratino de Victoria, Silvina Ocampo, kiu ankaŭ estis verkistino.

Bioy Casares estis verkisto kiu uzis prilaboritan kaj klasikisman stilon. Li emis la fantazian genron kaj klopodis restarigi la hegemonion de la rakonto sur la priskribaĵoj. Defendema de la polica genro pro sia intereso pri la propra historio. Inter liaj premioj kaj honorigoj elstaras la membriĝo en la franca Honora Legio en 1981, la nomumo kiel Elstara Civitano de la Urbo de Buenos Aires en 1986 kaj la Premio Cervantes en 1990. Li ripozas en la tombejo La Recoleta.

La invención de Morel[redakti | redakti fonton]

La plej konata romano de Bioy Casares estas La invención de Morel (La inventaĵo de Morel). Temas pri la historio de fuĝinto kiu forfuĝis el insulo supozeble infektita de mortiga malsano. En tiu insulo estas roluloj kiuj ripetas poreterne la samajn agadojn, frukto de invento kiu registrigis tridimensiajn bildojn kaj sonon, kies aktiveco maleble diferenciĝas disde la realeco. Jorge Luis Borges verkis faman enkondukon kie rilatigis tiun historion kun la rakontoj de Herbert George Wells.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La invención de Morel (1940)
  • Plan de evasión (Forfuĝa plano) (1945)
  • El sueño de los héroes (Heroa revo) (1954)
  • Diario de la guerra del cerdo (Taglibro de la milito de la porko) (1969)
  • Dormir al Sol (Dormi subsune) (1973)
  • La aventura de un fotógrafo en La Plata (La adventuro de fotisto en La Plata) (1985)
  • Un campeón desparejo (Senpara ĉampiono) (1993)
  • De un mundo a otro (El mondo al alia) (1998)

Rakontaroj[redakti | redakti fonton]

  • Prólogo (Enkonduko) (1929)
  • 17 disparos contra lo por venir (1933)
  • La estatua casera (1936)
  • Luis Greve, muerto (1937)
  • Las vísperas de Fausto (1949)
  • Historia prodigiosa (1956)
  • Guirnalda con amores (1959)
  • El lado de la sombra (1962)
  • El gran serafín (1967)
  • El héroe de las mujeres (1978)
  • Historias desaforadas (1986)
  • La muñeca rusa (1990)
  • Una magia modesta (1997)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • La otra aventura (1968)
  • Memoria de la Pampa y los Gauchos (1970)
  • Diccionario del argentino exquisito (1971), Vortaro de vortoj neuzendaj.
  • De jardines ajenos: libro abierto (1997), kolekto de frazoj, poemoj, kaj diversa miksaĵo.

Memoroj/Taglibroj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de sia vivo, Bioy verkis longegan taglibron el kiu eliris la jenaj publikaĵoj:

  • Memorias (1994)
  • Descanso de caminantes (2001)
  • Borges (2006), postmorta libro, selektaĵo de la taglibro kie aperas referencoj al Jorge Luis Borges.

Leteroj[redakti | redakti fonton]

  • En viaje(1967) (1996), cartas para Silvina y Marta Ocampo

Kunlaboraĵoj[redakti | redakti fonton]

Adolfo Bioy Casares en 1968

kun Jorge Luis Borges[redakti | redakti fonton]

  • Seis problemas para don Isidro Parodi (Ses problemoj por don Isidro Parodi) (1942)
  • Dos fantasías memorables (1946)
  • Un modelo para la muerte (1946)
  • Libro del Cielo y del Infierno (1960)
  • Crónicas de Bustos Domecq (1967)
  • Nuevos cuentos de Bustos Domecq (1977)

Kinaj gvidlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Los orilleros (1955)
  • El paraíso de los creyentes (1955)- no filmada
  • Invasion (1969), reĝisorado Hugo Santiago.
  • Los Otros (1971), reĝisorado Hugo Santiago.

kun Silvina Ocampo[redakti | redakti fonton]

  • Los que aman, odian (Kiuj amas, tiuj malamas)(1946)

kun Silvina Ocampo kaj Jorge Luis Borges[redakti | redakti fonton]

  • Antología de la Literatura Fantástica (1940)

Filmoj bazitaj sur liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • El último año en Marienbad (Last Year at Marienbad) reĝisorita de Alain Resnais adaptita gvidlibro (neagnoskate) de Robbe-Grillet, bazita sur "La invención de Morel"
  • "L´invenzione Di Morel" (Morel's Invention) reĝisorita de Emidio Greco laŭ gvidlibro de Andrea Barbato (1974) Italio.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)