Argentina Antarkta Teritorio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antarkto, geografio, pretendoj kaj esploraj stacioj.

La Argentina Antarkta Teritorio (hispane: Antártida Argentina) estas areo de Antarkto, pretendita de Argentino ekde 1961 (jaro de la Antarkta traktato). Tiu areo etendiĝas de la 25-a ĝis la 74-a okcidenta longitudo. Artgentino alligas la areon al provinco Tierra del Fuego, Antártida Argentina e Islas del Atlántico Sur (Fajrolando, argentina Antarkto kaj insuloj de suda Atlantiko). Antarkto promesas multan resurcon en la tero, tiel ankaŭ anoncis sian pretendon Ĉilio kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiuj pretendoj parto estas la samaj kiel tiuj de Argentino.

La argentina pretendo (kaj pretendoj de aliaj landoj) ne estas rekonata fare de aliaj landoj, ĉar la Antarkto devas stari sentuŝita, laŭ la Antarkta traktato. Oni rajtas uzi ĝin nur por esploraj celoj. Tiun pozicion apogas ĉefe Usono, kiu alvenis malfrue por anonci pretendojn. Usono apogas "malfermon" de la uzrajtoj pro la tuta Antarkto.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj