Minado en Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spite la fakton ke dum la tuta 20a jarcento la ekzisto de gravaj kuŝejoj minejaj estis praktike ĉu neita aŭ kaŝita preskaŭ totale, rezultas evidenta, ke ĉar Argentino posedas grandajn regionojn montarajn, ekzemple ĉe la Andoj abundaj en mineraloj de granda valoro kaj pro ties varia geologio etende en granda etendo teritoria la argentina ŝtato posedas riĉon de grandaj kaj gravaj mineralaj kuŝejoj de forta ekonomia profito. Tamen menciindas, ke praktike ĉiam la minejaj kaj similaj resursoj korespondas al la kategorio de nerenovigeblaj naturaj resursoj.

Eksportado[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj solidaj mineralaj produktoj (sen enkalkuli la enormajn subterajn rezervejojn de naturaj gasoj kaj hidrokarbidoj) eksportitaj de Argentino estas oro kaj kupro, kies valoro pli ol duobliĝis inter 2005 kaj 2007; en la lastaj jaroj oni ĉirkaŭkalkulis, ke gravas ankaŭ la produktado de la strategia litio. La rajtoj por eksportado por tiu sektoro ne superas la 10%. La aktiveco ricevas ankaŭ aliajn diferencajn profitojn pri la resto de la produktaj sektoroj. Ili estas rajtigitaj lasi ekster la lando la 100% de la divizojn ricevitaj pro eksportado, ĝuas de diversaj impostorabatojn (eĉ pri brulaĵoj kaj aliaj similaĵoj uzitaj dum la procezo) kaj ĉe la Imposto al Enspezo, estas rajtigitaj elpreni ĝis la 50% de la valoro de la rezervoj ekspluatataj kvazaŭ temus pri kontribuoj al kapitalo. Kanadaj, usonaj, eŭropaj kaj aŭstraliaj kapitaloj alvenis lastajn jarojn allogitaj de la avantaĝoj priimpostaj. La unua investa tajdo alvenis en la 1990-aj jaroj pro la malavara Leĝo pri Minado de la registaro de Carlos Menem. Laŭ sektora studo fare de la minejaj entreprenoj, el ĉirkaŭ 1200 milionoj de dolaroj investitaj en 2006 oni pasis al pli ol 2500 milionoj en 2007.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]