Quebrada de Humahuaca
| Quebrada de Humahuaca* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | ii, iv, v | |
| Fonto | 1116 | |
| Regiono** | Latinameriko kaj Karibio | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 2003 (27-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Quebrada de Humahuaca estas profunda kaj mallarĝa ravino el tektonika-pluva origino situanta en Jujuy, en la nordokcidenta Argentino.
La ravino estas trairata de la rivero Grande, afluanto de la rivero Paragvajo. Ĝi apartenas al la subregiono Orienta Montĉeno, kaj estas limigita de du ŝnuroj: la okcidenta kaj la orienta.
La ravino estas arida areo kun pejzaĝa belo kaj riĉe je kulturaj heredaĵoj, kiuj videblas en la lokoj de sudo al nordo: Bárcena, Volcán, Purmamarca –kiel elstaras la Monteto de la Sep Koloroj–, Maimará, Tilcara. Perchel, Huacalera, Uquía, Humahuaca kaj Tres Cruces.
La klimataj kondiĉoj igas la vintron freŝa kaj seka, estante la plej konvena sezono por ĝin viziti.
Ĉi tiu loko estis la scenejo de pluraj bataloj dum la Argentina Milito por Sendependeco kaj dum la milito antaŭ la invado de la Perua-Bolivia Konfederacio.

