Nevado Tres Cruces

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tres Cruces)
Nevado Tres Cruces
monto
supermara alteco

6 749 m

Geografia situo 27° 6′ S, 68° 47′ U (mapo)-27.098055555556-68.778055555556Koordinatoj: 27° 6′ S, 68° 47′ U (mapo) f4
Nevado Tres Cruces (Argentino)
Nevado Tres Cruces (Argentino)
DEC
Nevado Tres Cruces
Nevado Tres Cruces
Situo de Nevado Tres Cruces
Nevado Tres Cruces (Ĉilio)
Nevado Tres Cruces (Ĉilio)
DEC
Nevado Tres Cruces
Nevado Tres Cruces
Situo de Nevado Tres Cruces
Map
Nevado Tres Cruces
vdr
Tres Cruces el Ojos del Salado oriente. La pli alta suda montopinto estas maldekstre, la centra pinto estas dekstre.

Nevado Tres Cruces (Neĝokovrita Monto Tri Krucoj) estas masivo de vulkana origino en Andoj ĉe la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio. Ĝi havas du ĉefajn pintojn, nome Tres Cruces Sur (suda) je 6748 m kaj Tres Cruces Centro je 6629 m kaj tria pli minora pinto, Tres Cruces Norte (norda) je 6206 m. Tres Cruces Sur estas la sesa plej alta monto en Andoj. La areo estis unuafoje esplorita en 1883 de Francisco San Román kaj la Nacia Parko Nevado Tres Cruces estis establita en 1994.[1]

Tiu vulkano havas etendan historion de aktiveco, el almenaŭ antaŭ 1.5 milionoj da jaroj. Nombraj lafokupoloj ĉirkaŭas la komplekson kaj nombraj krateroj kuŝas sur ties pintoj. La ĉefa vulkano estas de rjodacita kompono kaj generis du ĉefajn ignimbritajn erupciojn, unu antaŭ 1.5 milionoj da jaroj kaj duan antaŭ 67,000 jarojn. La lasta erupcio okazis antaŭ 28,000 jaroj, sed la vulkano povas iĝi aktiva en la futuro.

27° 06′ S 68° 47′ U / 27.100 °S, 68.783 °U / -27.100; -68.783 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rundel, Philip W.; Kleier, Catherine C. "Parque Nacional Nevado de Tres Cruces, Chile: A Significant Coldspot of Biodiversity in a High Andean Ecosystem" (PDF). The Newsletter of the Consortium for Integrated Climate Research in Western Mountains. US Forest Service. [1] Konsultitia la 18an de Januaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]