Partio Unueciga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bernardino Rivadavia, prezidanto de Argentino kaj stimulinto de la unueciga ideologio.

La Partido Unitario (Partio Unueciga) estis politika partio argentina de tendenco liberala, kiu defendis la neceson de centrigita regado por la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata, nomitajn ankaŭ Unuiĝintaj Provincoj de Sudameriko en la Deklaro de Sendependo kaj poste por la nomita Respubliko Argentino, dum la 19a jarcento. La rivala partio estis la Argentinaj Federaloj.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La unuecigismo derivis el centrigismo de tempo de la sendependeco kaj de la modelo de ŝtato centralizita kiun proponis la napoleona Francio, kaj konsideris, ke la Nacio antaŭekzistas al la provincoj, kaj ke tiuj estas simplaj internaj dividoj kun malmulta aŭtonomeco.

La unueciguloj estis grupo integrata majoritate de la elito de Bonaero kaj de la urboj kiuj estis provincaj ĉefurboj: membroj de la alta klaso, intelektuloj, militistoj ktp. Tiu klaso ne havis akcepton inter la rura loĝantaro, kiu preferis la politikan tendencon de la provincaj ŝtatestroj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Alén Lascano, Luis. Citita en Lafforgue, Jorge (2002) Historias de Caudillos Argentinos. Editorial Punto de Lectura. ISBN 7-20020-5-3)