Vicente López y Planes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alejandro Vicente López y Planes (Bonaero, 3-a de majo de 178510-a de oktobro de 1856) estis verkisto, advokato kaj politikisto argentina kiu estis Provizora Prezidento de Argentino, el la 7-a de julio al la 18-a de aŭgusto de 1827. Li estis ankaŭ la aŭtoro de la vortumado de la nacia argentina himno, adoptita la 11-a de majo de 1813.[1]

Li doktoriĝis en juro en la Universitato de Ĉukisaka kaj iĝis kapitano dum la Britaj Invadoj al Rivero Plata. Li partoprenis en la Cabildo Abierto de la 22a de majo de 1810 kaj apogis la formadon de la Unua Junto. Li havis bonajn rilatojn kun Manuel Belgrano. Li estis sendita norden kun la Norda Armeo al la provincoj, kiel sekretario de la kolonelo Francisco Ortiz de Ocampo. Kiam tiu estis elpostenigita pro sia kontraŭo al mortpafado de la eksvicreĝo Santiago de Liniers, li revenis al Bonaero. Kiam la monarkistaj membroj de la bonaera konsilantaro estis forpelitaj, li estis elektita urbestro. Li estis malamiko de la partio de Cornelio Saavedra kaj unu el la kreintoj de la Unua Triviraro. La 3-a de januaro de 1812 li estis anstataŭigita per Miguel Mariano de Villegas.

En majo de 1813 lia vortumado de la nacia himno, fakte militkanto, estis aprobita anstataŭ alia eventuala kandidatiĝo fare de Esteban de Luca, ne tiom militema.

Li partoprenis en la registaro de la generalo Carlos María de Alvear, kaj je ties falo li estis kondamnita je prizono. Li okupis kelkajn aliajn publikajn postenojn, ĝis esti nomumita sekretario de la Ĝenerala Kongreso de 1824 kaj tuj poste ministro de la prezidento Bernardino Rivadavia. Post la skandalo pro la negocado kun la Brazila Imperio, Rivadavia rezignis al la prezidenteco. Tiam estis elektita López, kiu subskribis la neevitebla dissolvon de la Kongreso kaj kunvokis balotadon en Bonaero.

La nova guberniestro, Manuel Dorrego, faris lin ministro; tio proksimigis lin al la federaloj. Li ekziliĝis en Urugvajo kiam Dorrego elposteniĝis kaj estis mortpafita de la unueciga Juan Lavalle, kaj revenis por esti membro de la Tribunalo de Justico en 1830 fare de la guberniestro Juan Manuel de Rosas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «¡Oíd, mortales! El Himno cumple 200 años» (hispane). diario "La nación". Konsultita la 10an de majo de 2013. http://www.lanacion.com.ar/1580556-oid-mortales-el-himno-cumple-200-anos

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]