Armitaj Fortoj de Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armitaj Fortoj de Malio
emblemo
armitaj fortoj
Komenco 10-a de oktobro 1960 vd
Lando(j) Malio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Armitaj Fortoj de Malio (france Forces Armées Maliennes) konsistas el la armeo (france: Armée de Terre), aerarmeo (france: Force Aérienne de la Republique du Mali), kaj Nacia Gvardio (france: Garde Nationale du Mali). Ili sume nombras ĉirkaŭ 7.000 soldatojn kaj estas sub la kontrolo de la ministro pri armetrupoj kaj veteranoj. La Kongresa Biblioteko de Usono en januaro 2005 deklaris, ke "la militistaro estas subpagita, malbone ekipita kaj bezonas raciigon. Ĝia organizo suferis la enkorpigon de tuaregaj neregulaj fortoj en la regulan militistaron post interkonsento de 1992 inter la registaro, kaj tuaregaj ribelaj fortoj."

En 2009, la Internacia Instituto por Strategiaj Studoj (IISS) en Londono listigis 7 350 soldatojn en la armeo, 400 en la aerarmeo, kaj 50 en la mararmeo.[1] La ĝendarmaro kaj lokaj policaj fortoj (sub la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Sekureco) subtenas internan sekurecon. La IISS listigis milician totalan forton kiel 4 800 personojn: 1 800 en la ĝendarmaro (8 kompanioj), 2 000 en la Respublikana Gvardio kaj 1 000 policistoj. Kelkaj malianoj ricevas militan trejnadon en Usono, Francio kaj Germanio.

Militaj elspezoj entute ampleksas ĉirkaŭ 13% de la landa buĝeto. Malio estas aktiva kontribuanto al pacaj fortoj en Okcidenta kaj Centra Afriko; la Kongresa Biblioteko de Usono diris, ke en 2004 Malio partoprenis en operacioj de Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo (MONUC, 28 personoj inkluzive de 27 observantoj), Liberio (UNMIL, 252 personoj, inkluzive 4 observantojn), kaj Sieraleono (3 observantoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IISS Military Balance 2009, p. 310 (angle)