Portugala Mozambiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala Mozambiko
1498 – 25-a de junio 1975

kolonio • preteroceana provinco de Portugalio • historia epoko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Portugala MozambikoPortugala Orienta Afriko (oficiale Ŝtato de Orienta Afriko[1] ĉe ties formado, kaj Transmara Provinco Mozambiko poste) estis strio de portugalaj transmaraj kolonioj kaj poste portugala transmara provinco laŭlonge de la sudorienta afrika marbordo, kiu nune formas la respublikon Mozambiko. Portugalaj komercaj setlejoj kaj, poste, kolonioj estis formita laŭlonge de la marbordo el 1498, kiam Vasco da Gama unuafoje atingis la mozambikan marbordon. Lourenço Marques esploris la areon kiu estas nune Golfo Maputo en 1544. Li setlis konstante en la teritorio de la nuna Mozambiko, kie li pasis plej el sia vivo, kaj lia laboro estis sekvita de aliaj portugalaj esploristoj, maristoj kaj komercistoj. Kelkaj el tiuj kolonioj estis regataj fine de la 19a jarcento de kolektivaj entreprenoj kiaj la Kompanio de Mozambiko kaj la Kompanio de Niaso. En 1951 la kolonioj estis kombinitaj en unusola transmara provinco kun la nomo Moçambique kiel integra parto de Portugalio. Plej el la originaj kolonioj donis siajn nomojn al la modernaj provincoj de Mozambiko.

Mozambiko, laŭ la oficiala politiko, ne estis kolonio sed parto de "plurkontinenta kaj multrasa nacio" Portugalio. Portugalio klopodis en Mozambiko, kiel ĉe aliaj siaj kolonioj, eŭropeigi la lokan loĝantaron kaj asimiligi ilin al la portugala kulturo. Lisbono volis ankaŭ reteni siajn koloniojn kiel komercaj partneroj kaj merkatoj por siaj varoj. Afrikanaj loĝantoj de la kolonio supozite estis tutrajtaj civitanoj kun kompleta politika rajtaro pere de longa disvolviĝa procezo. Por tio, segregacio en Mozambiko estis minimuma kompare kun tiu de najbara Sudafriko. Tamen, pagita perforta laboro, al kiu afrikanoj devis turni sin kaze ke ili ne povas pagi impostojn, ne estis abolita ĝis komenco de la 1960-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herrick, Allison kaj aliaj (1969). "Area Handbook for Mozambique", US Government Printing Office.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]