Albreĥto de Meklenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reĝa Sigelo de Albreĥto de Svedio

Alberto (Albrekt av Mecklenburg en sveda; Albrecht von Mecklenburg en germana; ĉ. 1338 – 1a Aprilo 1412) estis Reĝo de Svedio el 1364 al 1389 kaj Duko de Mecklenburg-Schwerin el 1384 al 1412 kiel Alberto la 3-a.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua filo de la Duko Albreĥto la 2-a de Meklenburgo kaj Eŭfemio de Svedio, nome filino de la duko Erik Magnusson de Södermanland kaj fratino de la reĝo Magnus la 4-a (Svedio). Li edziĝis al Richardis de Schwerin, filino de la grafo Otto de Schwerin; ŝi mortiĝis en 1377 kaj estas nune entombigita en Stokholmo.[1]

En 1384 li heredis la dukan titolon de Meklenburgo kaj unuigis ĝin kun Svedio en persona unio. Alberto bazigis siajn postulojn al la sveda krono sur la ligoj de la du familioj kun la Sveda Dinastio Sverker, ambaŭ tra la patrino de Alberto, tra kiu li garantie ricevus la unuan lokon en la Sveda sukceda ordo, kaj tra Kristina Sverkersdotter, filino de Sverker la 2-a (Svedio), konata ankaŭ kiel Sverker la Juna. Sverker la 2-a estis estinta reĝo de Svedio inter 1196 kaj 1208.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

En 1363, membroj de la Sveda Konsilantaro de Aristokrataro, estre de Bo Jonsson Grip, alvenis en la kortegon de Meklenburgo. Ili estis forpelitaj el la lando pro ribelo kontraŭ la reĝo Magnus Eriksson, kiu estis nepopulara inter nobeluloj. Je la nobelaj petoj, Alberto decidis invadon de Svedio eltenita de kelkaj germanaj dukoj kaj grafoj. Kelkaj Hansaj urboj kaj dukoj de Norda Germanio esprimis eltenon de la nova reĝo. Ankaŭ Stokholmo kaj Kalmar, kun grandaj Hansaj populacioj, bonvenigis la intervenon.

Alberto estis proklamita Reĝo de Svedio kaj oficiale estis kronita la 18an de Februaro 1364. La kronigo okazis ĉe la Ŝtonoj de Mora, el kiuj ankoraŭ restas fragmento rememoranta la okazintaĵon, nome la ŝtono de la Tri Kronoj. Tiu estis la plej frua konata ekzemplo de la uzo de la tri kronoj kiel nacia simbolo de Svedio.

La alveno de Alberto kondukis al ok jaroj de interna milito en Svedio inter la subtenantoj de Alberto kaj de Magnus. Dum batalo ĉe Enköping en 1365 inter la germana armeo de Alberto kaj tiu de la reĝo Magnus Eriksson, subtenita de la reĝo Haakon la 6-a (Norvegio) (filo de Magnus), Magnus estis venkita kaj enprizonigita fare de Alberto. Post tiu komenca malvenko, Valdemar la 4-a (Danio) intervenis pro Magnus, kiu estis malkontenta kun la politiko de Alberto nomumi germanojn kiel funkciuloj en ĉiuj svedaj provincoj, kiuj suferis sub ties regado.

Kun la helpo de Danoj kaj Svedoj, Haakon sukcesis portempr venki sur Alberto kaj sieĝis Stokholmon en 1371. Tamen, la sieĝo estis mallongdaŭra; kun la militista helpo el la sveda nobelularo en Stokholmo, Alberto sukcesis venki super la Norvegoj kaj la Danoj. Oni subskribis pacan traktaton, kun kondiĉo ke Magnus estu liberigita kaj oni permesu lian liberan veturon reen al Norvegio (kie li pasis la reston de sia vivo). Alberto estis sekurinta la svedan kronon, sed devis akcepti etendajn koncedojn al la sveda nobelularo. Tiele Bo Jonsson uzis tiun povon por persone ekposedi 1,500 farmojn kaj tiele iĝis la plej granda sveda terposedanto, kontrolante tiionon de la tuta sveda teritorio kaj posedante la plej grandan nereĝan riĉon en la lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albrekt of Mecklenburg biography, Nordisk Familjebok (1876), p. 371–372

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Nordberg, Michael I kung Magnus tid. (Stockholm: Norstedts, 1995) ISBN 978-9-119-52122-4
  • Den svenska historien: Medeltid 1319–1520. (Stockholm: Bonniers, 1966) p. 74–83
  • Hagen, Ellen Margareta - Nordens drottning. (Stockholm: Saxon & Lindströms förlag, 1953)
  • Larsson, Lars-Olof Kalmarunionens tid. (Stockholm: Prisma, Andra upplagan 1997) ISBN 91-518-4217-3