Kalmar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalmar
Kalmar vapen.svg
Kalmar (Svedio)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
ŝtato: Svedio
provinco: Kalmar län
historia provinco: Smolando (Småland)
komunumo: Kalmar
ricevo de urbaj rajtoj: en 1100
nombro de loĝantoj: 36 392 (stato fine de 2010)
areo: 19,5 km²
internacia telefona prefikso: (+46) 480
koordinatoj: 56° 39' norde, 16° 21' oriente

Kalmar estas marhavena urbo en suda Svedio, borde de la Balta Maro. Ĝi apartenas al la sveda provinco Kalmar län kaj la historia provinco Smolando (Småland). La urbo estas la centro de samnoma komunumo.

La urbo Kalmar historie konatas aparte pro la Unio de Kalmar, unuiĝo de la reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio, kiu konsistis inter la jaroj 1397 ĝis 1523, kaj estis fakta politika realaĵo, kvankam ĝi formale neniam estis oficialigita.

la urbodomo
kastelo Kalmar