Akvokastelo Liebstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvokastelo Liebstedt

arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 2′ 47″ N, 11° 24′ 34″ O (mapo)51.0463888911.40944444Koordinatoj: 51° 2′ 47″ N, 11° 24′ 34″ O (mapo)
Akvokastelo Liebstedt (Germanio)
Akvokastelo Liebstedt (Germanio)
DEC
Akvokastelo Liebstedt
Akvokastelo Liebstedt
Situo de Akvokastelo Liebstedt
Map
Konstruita 900
vdr

Akvokastelo Liebstedt (germane: Ordensburg Liebstedt kaj Wasserburg Liebstedt) troviĝas je la adreso Berggasse 96 en Liebstedt en la federacia lando (Germanio)|germana federacia lando]] Turingio en alteco de 250 metroj.

La ordena burgo ĉi tiu estas la ununura en nuna Germanlingvio kvazaŭ komplete konserviĝinta burgo de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĝi situas apudstrate kio atestas ĝian funkcion kiel dumvojaĝa stacio.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruiĝis ĝi en la 10-a jarcento ĉe tre grava internacia komerca vojo nome Kupra strato (Kupferstraße) kiu ĝis 1846 unuigis Jutlando kun Venecio. En 956 Libenstete kaj Azmenstat (Oßmannstedt) estis donitaj fare de reĝo Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio) al la abatinejo Quedlinburg. En 1300 ekposedantis la anoj de la monaĥejo de Pforta kaj ekde 1304 la Abatejo Hersfeld. En 1314 akiris ĝin la landgrafoj de Turingio kaj la tuto iĝis feŭdaĵo de grafo Henriko el Beichlingen. En 1331 finfine ĝi venis en la manojn de la menciita kavalira ordeno kiu igis ĝin prebendo: tiu ĉi administra distrikto enhavis Leibstedt, Goldbach kaj Wohlsborn.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Imponega estas la defenda sistemo de la burgo, triopla fosa/mura konstruaĵo, kombino inter akvaj kaj neakvaj fosaĵoj kun ĉirkaŭfortikaĵo. Iam la tuta vilaĝo ĉirkaŭon muran havis; foso akva pluse izolis la kernan burgon de la resto kaj faris artefaritan insulon apenaŭ alireblan danke al du [levoponto]]j kaj pordegturo. La akvofosaĵojn oni parte rekonstruis.

Aparte interesa estas ankaŭ la konstrumetodo per brikŝtonoj. Dum alikonstruo en al 15-a jarcento tio tute novis: de tie ĉi ĝi populariĝis en la tuta lando (kp. brikogotiko).

Laŭ komisio de Napoleono Bonaparte la ordeno estis ŝtatigita. Post la Viena kongreso ĝi venis en la posedon de la ernesta duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach.

La hodiaŭa komplekso estas granda de ĉ. tri hektaroj. La antaŭburgo, kiu servis kiel remizo por ĉaroj kaj droŝkoj, ekonomiejo, loĝejo por servantoj, stalo, havas eĉ en la garbejo nekutiman tegmentan tuton sen vertikalaj apogtraboj.

Senjoroj de Liebstedt[redakti | redakti fonton]

La kavalira familio de Liebstedt, samorigine kiel la kavaliroj de Oßmannstedt kaj de Denstedt, estis menciata inter 1211 kaj 1348. En 1221 kavaliro Henriko de Liebstedt menciiĝis en dokumento de la Monaĥinejo Oberweimar en la rolo de vokto, en 1265 alia Henriko kiel laika frato de la klostro de Pforta kaj en 1285 Ludoviko el Liebstedt kiel atestanto en proceso. Ĉiuj-ĉi tri linioj portas blazone kokon.

Nuna utiligo[redakti | redakti fonton]

La tuto ekde 1998 estis sub administrado de anoj de propra Ordengsburggilde (ordenburga gildo). Danke al ĉiujaraj spektakloj (paske: mezepokfestivalo; aŭguste: rita bonvenigo de presejaj lernoknaboj; septembre: manovroj en historiaj kostumoj el la tempo de la Germana Imperiestra Regno) temis pri burgo vivanta. Ĝi ja iĝis centro de kulturo en Turingio kaj eĉ pretis intertempe lupreniĝi fare de privatuloj. En 2016 ĝi vendiĝis al privataj investantoj. De tiam ĝi nur dum kultureventoj estas malfermita kaj ne plu libere alireblas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burgruine Todenwarth en Fambach estas simila burgo en Turingio situante ĉe transita strato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. Schmidt: Die Wasserburg und ihren Herren im Wandel der Zeit. In: Liebstedt – von der Steinzeit bis in die Moderne – eine Chronik. Druck, Reprographie: Druck Alex GmbH Berlin (eldono 2005)
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Dua eldono. Jenzig-Verlag, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0, p. 194.
  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen – 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Unua eldono. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 355–357.
  • Hans und Doris Maresch: Sehenswertes Thüringen – Burgen und Schlösser. Erfurt 1997.
  • Otto Deichmüller: Geschichte des Dorfes Liebstedt, mit den Regesten der Herren von Liebstedt aus den Urkunden der Klöster Pforte und Heusdorf von 1211 bis 1348. Ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Alterthumskunde, 1902, Neue Folge XII, p. 150–216. PDF

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]