Alta tensio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fluoreska lumilo en ĉi tiu foto estas prilumita de la intensa alterna elektra kampo, kiu ekzistas proksime de la alttensiaj lineoj supre. Ĝi estas formo de [lektra kondensatoro. La lampo ne estas parto de la transdona lineo; Ĝi estis metita por demonstrocelo.

La elektra tensio super 1 000 V (1 kV; alterna kurento) estas nomata ĝenerale kiel alta tensio. La alta tensio estas plej ofte uzata por etperda transportado de elektra energio.

La kutimaj nominalaj tensioj estas:

  • "Meztensio" de 3 kV, 6 kV, 10 kV, 15 kV, 20 kV, 30 kV
    Uztereno estas la grandaj konsumantoj en la industrio, urbopartoj aŭ komunumoj.
  • "Alta tensio" de 60 kV, 110 kV
    Uztereno estas la urbetoj kaj translanda transportado. Ankaŭ la aliĝo al malgrandaj energicentraloj okazas en tiu tensio.
  • "Tre alta tensio" de 220 kV, 380 kV, 500 kV, 700 kV, 1150 kV
    Oni uzas tiunn en prizorgo de regionoj, aliĝo al grandaj energicentraloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]