Limgarda zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Limgarda zono estis regiono aŭ subŝtato en la suda parto de la Habsburga Imperio ekde la 18-a jarcento. Tiu zono troviĝis inter Habsburga Imperio kaj Osmana Imperio de Adria Maro ĝis Orientaj Karpatoj.

La Limgarda zono (sen Transilvanio - kiu situas dekstren) en la 19-a jarcento

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝermo de tiu regiono naskiĝis jam ĉe la nuna Kroatio dum la 16-a jarcento por defendi la landon kontraŭ la turkoj. Fine de la 17-a jarcento la turkoj jam ne plu havis hungarajn teritoriojn. Tamen la Habsburgoj ne redonis ĝin al Hungara reĝlando, sed aranĝis zonon, kiu rekte apartenis al la Habsburga Imperio. La strukturo kaj la administrado estis milita. La soldatoj estis plejparte serboj, nur kelkloke germanojrumanoj, sed neniam hungaroj. Ja la Habsburgoj ne nur kontraŭ turkoj, sed ankaŭ kontraŭ hungaroj volis estigi la zonon, ĉar ili rememoris pri liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, kiu daŭris 8 jarojn. La limgardistoj ricevis parcelojn, ili pagis imposton nur al la reĝo, kiu estis tre favora. En 1848 en la praktiko la zono nuliĝis, eĉ oficiale ankaŭ tie okazis la tutlanda balotado de Hungario.

Dividiĝo[redakti | redakti fonton]

La soldatoj de Regimento de Otočac (repliko)

Escepte sporadajn atakojn la turkoj ne povis reokupi hungarajn teritoriojn. En 1848 prcipe regimento de Naszód estis bazo de kontraŭhungaraj atakoj. En 1873 ĉesis ĉiuj zonoj.