Sinan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mimar Sinan estas unu el la plej gravaj arkitektoj en la arthistorio

Koca Mi‘mār Sinān Āġā (osmanida turka: قوجو معمار سنان آغا) Arkitekt Sinani (albana lingvo), Mimar Sinan (Turka lingvo) (15-a de aprilo 1489/1490 – 9-a de aprilo 1588) aŭ 17-a de julio 1588) estis unu el la ĉefaj arkitektoj de la otomana Imperio (en turka: mimar) kaj konstru-inĝeniero por sultanoj Sulejmano la 1-a, Selim la 2-a, kaj Murad la 3-a. Li estis, dum kariero de kvindek jaroj, la desegnisto aŭ estro de ĉiuj ĉefaj konstruaĵoj en la Osmanida imperio. Pli ol tri cent konstruaĵoj estas atribuita al li, ekskluzive de liajn pliajn modestajn projektojn, kiel liaj Kurano-lernejoj (sibjan mektebs). Liaj disĉiploj poste dezajnos la konstruaĵojn de la moskeo de Sultano Ahmet en Istanbulo, Stari Most en Mostar, kaj helpos dezajni tiun de Taĝ-Mahalo en la Mogola Imperio.

La filo de masonisto, li ricevis teknikan edukadon kaj iĝis armea inĝeniero. Li ekstaris rapide tra la rangoj por iĝi unua oficiro kaj finfine janiĉara komandanto, kun la formala titolo de aga..[1] Li rafinis siajn arkitekturajn kaj inĝenieristikajn kapablojn dum kampanjo kun la janiĉaroj, iĝante eksperto ĉe konstruado de fortikaĵoj de ĉiuj specoj, same kiel armeaj infrastrukturaj projektoj, kiel ekzemple vojoj, pontoj kaj akveduktoj.[2] Ĉirkaŭ la aĝo de kvindek, li estis nomumita kiel ĉefa reĝa arkitekto, uzante la teknikajn kapablojn kiujn li akiris en la armeo al la "kreado de bonaj religiaj konstruaĵoj" kaj civitaj strukturoj de ĉiuj specoj.[2] Li restis en tiu posteno dum preskaŭ kvindek jaroj.

Lia majstroverko estas la Moskeo de Selimo en Edirne, kvankam lia plej fama verko estas la Moskeo de Sulejmano en Istanbulo. Alia konata verko estas la Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ en Višegrad, en la oriento de Bosnio-Hercegovino kaj Monda heredaĵo de Unesko. Li gvidis ampleksan registaran sekcion kaj trejnis multajn asistantojn kiuj, en victurno, karakterizis sin, inkluzive de Sedefkar Mehmed Agha, arkitekto de la Blua moskeo. Li estas konsiderita la plej granda arkitekto de la klasika periodo de otomana arkitekturo, kaj estis komparita kun Mikelanĝelo, lia samtempulo en la Okcidento.[3][4] Mikelanĝelo kaj liaj planoj por Baziliko de Sankta Petro en Romo estis konataj en Istanbulo, ekde Leonardo da Vinci kaj li estis invitita, en 1502 kaj 1505 respektive, fare de la Sublima Pordo por prilabori planojn por ponto superanta la Orkornon.

Fruaj jaroj kaj fono[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiutempa biografiisto, Mustafa Sâi Çelebi, Sinan estis naskita en 1489 (ĉ. 1490 laŭ la Encyclopaedia Britannica,[5] en 1491 laŭ la Vortaro de Islama Arkitekturo[6] kaj iam inter 1494 kaj 1499, laŭ la turka profesoro kaj arkitekto Reha Günay)[7] kun la nomo Jozefo. Li estis naskita ĉu kiel armena,[8][9][10][11][12][13] greka el Kapadokio,[14][15][16][17][18] albana,[19][20][21]kristana turko[22] en urbeto nomita Agirnas proksime de la grandurbo Kayseri en Anatolio (kiel deklarite de sultano Selimo la 2-a).[23] Unu argumento kiu havigas fidindecon al lia armena deveno estas dekreto de Selimo la 2-a datita de la 7a de Ramadano 981 (ĉ. 30a de decembro, 1573), kiu konsentas kun la peto farita de Sinan pardoni kaj esceptigi liajn parencojn de la ĝenerala ekzilo de la armena komunumo for de Kayseri ĝis la insulo Kipro.[24][25] dum Godfrey Goodwin asertis, ke "post la konkero de Kipro en 1571, kiam Selimo decidis reloĝigi la insulon per translokigo de grekaj familioj el la Karaman beylik, Sinan intervenis favore de sia familio kaj atingis du ordonojn el la Sultano en konsilio esceptante ilin el ellandigo."[17] Laŭ Herbert J. Muller li "ŝajnas estinti armena - kvankam estas preskaŭ krima delikto en Turkio hodiaŭ mencii tiun verŝajnecon."[26] Lucy Der Manuelian de la Universitato Tufts indikas ke "li povas esti identigita kiel armena tra dokumento en la imperiaj arkivoj kaj alia indicaro."[27]

La fakuloj kiuj eltenas la tezon de lia kapadokigreka deveno identigis lian patron kiel ŝtontajlisto kaj ĉarpentisto nome Ĥristos (en greka "Χρήστος"), komuna greka nomo.[28][29] Certe ambaŭ gepatroj estis orientortodoksaj kristanoj, ĉar la otomanaj arkivoj de tiu epoko registris informaron nur pri la religio de la loĝantaro, dum la koncepto de etneco estis banala por la religio-bazita otomanasistemo Millet. Eble liaj orientortodoksaj kristanaj gepatroj estis de diferencaj etnaj devenoj, ĉar la areoj ĉe Ağırnas en Sanjako Kajserije (koresponda al la nuntempa Provinco Kayseri) ene de Karaman Eyalet de la Otomana Imperio havis grandan komunumojn kaj de grekoj kaj de armenoj dum la otomana periodo, kaj intergeedziĝoj estis oftaj.

Pluraj akademiuloj citis la eblan albanan originon de Sinan,[19] dum laŭ la brita akademiulo Percy Brown kaj la barata Mahajan, la Mogola Imperiestro Babur estis tre malkontenta de la loka hinda arkitekturo kaj planado, kaj tiel li invitis "certajn lernantojn de la plej elstara otomana arkitekto Sinan, la albana geniulo, por aranĝi siajn arkitekturajn projektojn."[21][30]

Sinan (Jozefo) kreskis helpante sian patron en lia laboro, kaj antaŭ la tempo ke li estis konskriptita havintus bonan fonon en la praktikoj de konstrulaboro.[6] Ekzistas tri mallongaj registroj en la biblioteko de la Palaco de Topkapi, diktita fare de Sinan al sia amiko Mustafa Sâi Çelebi. (Anonima Teksto; Arkitekturaj Majstroverkoj; Libro de Arkitekturo). En tiuj manuskriptoj, Sinan rivelas kelkajn detalojn de sia junaĝo kaj armea kariero. Lia patro estas menciita kiel "Abdülmennan."[7]

Militista kariero[redakti | redakti fonton]

Konstrulaboro[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goodwin (2001), p. 87
  2. 2,0 2,1 Kinross (1977), pp 214–215
  3. De Osa, Veronica.
  4. Saoud (2007), p. 7
  5. Encyclopædia Britannica rete: Mimar Sinan
  6. 6,0 6,1 Encyclopædia Britannica: Sinan (Ottoman architect)
  7. 7,0 7,1 (2006) A guide to the works of Sinan the architect in Istanbul. Istanbul, Turkey: Yapı-Endüstri Merkezi Yayınları. ISBN 975-8599-77-1. Alirdato: 2012-04-05. 
  8. (2005) The cross and the crescent: Christianity and Islam from Muhammad to the Reformation, Reprinted., London: Penguin. ISBN 9780670032716. "...was Sinan the Old-he lived to be about ninety-an Armenian from Anatlia who had been brought to the capital as one of the 'gathered'." 
  9. Zaryan, Sinan, Armenian Soviet Encyclopedia, p. 385.
  10. Kouymjian, Dickran. "Armenia from the Fall of the Cilician Kingdom (1375) to the Forced Emigration under Shah Abbas (1604)" in The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century. Richard G. Hovannisian (eld.). New York: St. Martin's Press, 1997, p. 13. ISBN 0-312-10168-6.
  11. Mahdesian, Arshag (1916). "Armenia, her culture and aspirations", gazeto : Journal of Race Development, volumo : 7, paĝoj : pp. 457–458 “It was an Armenian architect, Sinan, who designed and built the famous Mosque of Adrianople, and the Mosque of Suleyman in Constantinople...”
  12. (1913) Byzantine and Romanesque Architecture, Volume 1. Cambridge University Press. "They are many of them designed by Sinan, who is said to have been an Armenian" 
  13. (1939) Old Fashioned Flowers. Country Life. "The architect Sinan, perhaps of Armenian descent, raised mosques and other buildings all over the Turkish Empire." 
  14. Talbot, Hamlin Architecture Through the Ages. University of Michigan, p. 208.
  15. Sinan: the grand old master of Ottoman architecture, p. 35, Aptullah Kuran, Institute of Turkish Studies, 1987
  16. Walker, Benjamin and Peter Owen Foundations of Islam: the making of a world faith, 1998, p. 275.
  17. 17,0 17,1 Goodwin, Godfrey. (1971). A history of Ottoman architecture. Johns Hopkins Press. ISBN 978-0-8018-1202-6. "He came from the district of Karaman and the Greek lands, but he does not, it is true, specifically call himself a Greek, which, in effect, he no longer was from the moment that he admitted that there was no other God but Allah. Yet after the conquest of Cyprus in 1571, when Selim decided to repopulate the island by transferring Greek families from the Karaman beylik, Sinan intervened on behalf of his family and obtained two orders from the Sultan in council exempting them from deportation. It was Selim I who ordered the first devsirme levy in Anatolia in 1512 and sent Yaya- basis to Karamania and this is probably the year in which Sinan came to Istanbul. Since he was born about 1491, or at the latest in 1492, he was old for a devsirme…" 
  18. Rogers, J. M.. (2006). Sinan. I.B.Tauris. ISBN 978-1-84511-096-3. "(Sinan) He was born in Cappadocia, probably into a Greek Christian family. Drafted into the Janissaries during his adolescence, he rapidly gained promotion and distinction as a military engineer." 
  19. 19,0 19,1 (1991) The Arab Christian: A History in the Middle East. Westminster John Knox Press. ISBN 0-664-22182-3. 
  20. (1992) The Beirut review, Issue 3. Lebanese Center for Policy Studies. Alirdato: 2012-04-05. 
  21. 21,0 21,1 (1942) Indian architecture: (The Islamic period). Taraporevala Sons. "… the fame of the leading Ottoman architect, Sinan, having reached his ears, he is reported to have invited certain pupils of this Albanian genius to India to carry out his architectural schemes." 
  22. Akgündüz Ahmed & Öztürk Said, (2011), Ottoman History, Misperfections and Truths, IUR Press (Islamitische Universiteit Rotterdam), Paĝo 196, rete. Citita el la libro: "According to yet another view, Sinan came from a Christian Turkish family, whose father's name was Abdulmennan and his grandfather's Doğan Yusuf."
  23. Goodwin (2003), pp 199–200.
  24. Tiu dekreto estis publikigita en la turka gazeto Türk Tarihi Encümeni Mecmuası, vol. 1, no. 5 (Junio 1930-Majo 1931) p. 10.
  25. Alboyajian (1937), vol. 2, pp. 1533-34.
  26. (1961) The Loom of History. New American Library. 
  27. Architects, Craftsmen, Weavers: Armenians and Ottoman Art. Abstracts from the International Conference ARMENIAN CONSTANTINOPLE organized by R.G. Hovannisian, UCLA, Majo 19–20, 2001. Alirita 13a de Septembro 2013.
  28. Muqarnas, Volume 24 History and Ideology: Architectural Heritage of the lands of Rum, p. 179, Gurlu Necipoglu, Bril, 2007, ISBN 978-90-04-16320-1
  29. Constantinople, de Byzance à Stamboul, Celâl Esad Arseven, H. Laurens, 1909
  30. (1962) The Muslim rule in India, Volume 1. S.Chand. Alirdato: 2012-04-07.